Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pliiĝas populacioj de sovaĝaj bestoj en Kekexili
2014-04-14


 Tibetaj antilopoj en Kekexili 

 


Tibetaj sovaĝaj azenoj en Kekexili  

 

    La 12an de aprilo Bu Zhoushi, direktoro de la Administracio de la Kekexili-a Nacia Naturparko en Qinghai, informis raportiston dum intervjuo, ke pro plibonigo de ekologia medio kaj malpermeso al ĉasado pliiĝas populacioj de sovaĝaj bestoj, interalie la nombro de tibetaj antilopoj kreskis ĝis sesdek miloj en Kekexili.

 

    Li konigis, ke por protekti kaj esplori la sovaĝajn bestojn en la plej granda "senhoma regiono" de Ĉinio, la administracio organizas ĉiujare plurajn armitajn patroladojn sur 45 mil kvadrataj kilometroj. Ekde la jaro 2008 neniam okazis armita kontraŭleĝa ĉasado en la regiono.

 

    Inter la 14a kaj la 20a de marto ses patrolistoj rondiris pli ol mil kilometrojn en la regiono, kie amase vivas sovaĝaj bestoj kaj antaŭe oftiĝis ĉasado, kaj trovis neniun suspektindaĵon.

 

    Ili vidis, ke svarmoj da tibetaj antilopoj, sovaĝaj poefagoj, tibetaj sovaĝaj azenoj, tibetaj gazeloj libere migras kaj manĝas. Tibetaj sovaĝaj azenoj kaj tibetaj antilopoj, antaŭe tre malofte aperantaj laŭlonge de la Qinghai-tibeta ŝoseo, estas ofte videblaj nun.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio