Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Translokigo de la Zoologiaj Vestaĵ-Bazaroj: papilia efiko
2014-04-11

de Vanisa Wei

 

    Por trakti nombron da problemoj kaŭzitaj pro la ekscesa homamasiĝo en la areo ĉirkaŭ la vestaĵ-bazaroj proksime de la Pekina Zoologia Ĝardeno, la pekina magistrato devontigas sin transloki la bazarojn for de la urbocentro, kune kun miloj da vendistoj kaj pograndaj komercaĵoj, kiujn ili vendas tro entuziasme foje eĉ ignorante la limigon de la urbo.

 

    Kial la translokigo?

 

    Apud la Pekina Zoologia Ĝardeno en la distrikto Xicheng, okcidenta parto de la centra Pekino troviĝas pograndaj bazaroj de vestaĵoj, kiuj formas la plej grandan nodpunkton de tiuspeca komerco en norda Ĉinio.

 

    Lastatempe la vestaĵ-bazaroj ricevis la atenton de amaskomunikiloj pro tio, ke la urba registaro de Pekino decidis laŭgrade transloki ĝin for de la urbocentro por malpliigi la trafikan ŝtopiĝon de la urbo.

 

    Daŭre kreskas la loĝantaro de Pekino, kaj kreskas ankaŭ kaŭzoj de la kapdoloro por la loka registaro: trafikŝtopiĝo, poluado, kontraŭleĝa konstruado kaj ĝenerale malbela ĉirkaŭaĵo en diversaj partoj de la urbo.

 

    Guo Jinlong, la sekretario de la Kompartia Komitato de Pekino, diris en kunsido okazinta en decembro de 2013, ke tiuj problemoj de la troa amasiĝo kulpas pri la nedaŭripova vojo de disvolviĝo de la urbo, kaj ke la urba registaro devontigas sin trakti tiujn problemojn.

 

 

    "Ni akcelos paŝojn por la translokigo de tiaj labor-intensaj industrioj kiel pogranda komercado de varoj kiel vestaĵoj, etproduktaĵoj, kaj konstruaj materialoj el la urbocentro", en la sama kunsido diris Wang Anshun, la urbestro de Pekino.

 

    "La distrikta registaro de Xicheng kaj la Pekina Municipa Komisiono por Urboplanado faras antaŭesploron pri la translokigo de bazaroj pri etproduktaĵoj", diris funkciulo de la komisiono al Beijing Ribao (la Pekina Ĵurnalo) en la 23-a de decembro de 2013.

 

    "Nuntempe ni fokusiĝas sur la pograndaj bazaroj de vestaĵoj proksime al la Pekina Zoologia Ĝardeno. Tio estas nia ĉefa prioritato."

 

    Unu el la preparaj laboroj koncernas la elektadon de lokoj por eventuala translokigo. Kelkaj lokoj estas jam menciataj kiel antaŭurboj de Pekino aŭ komunumoj en la provinco Hebei, 250 kilometrojn for de la ĉefurbo de Ĉinio. Tamen la fina decido ne estas ankoraŭ farita, malkaŝis la ĵus menciita funkciulo de la urboplana komitato. Oni atendas, ke en la unua duono de 2014 la decido estos farita.

 

    Sun Shuo, vicestro de la distrikto Xicheng, diris al Beijing Wanbao (la Pekina Vespera Ĵurnalo) en januaro de 2014, ke estas tro frue diri kiam kaj kien la vestaĵ-bazaroj translokiĝos. En la vestaĵ-bazarojn apud la Pekina Zoologia Ĝardeno enplektiĝas rajtoj de tiom multe da proprietuloj kaj de ili dependas por komercado tiom granda nombro da homoj. Pro tio en decembro de 2013 la registaro de la distrikto Xicheng starigis gvid-oficejon por la translokigo, kiu respondecas pri antaŭesploro kaj industria planado en tiu urboparto. Laŭ Sun la detala laborplano estos tuj publikigota, kiam ĝi pretos.

 

 

    "Hodiaŭ sin trovas naŭ grandaj ejoj por pogranda komerco en la ĉirkaŭaĵo de la Pekina Zoologia Ĝardeno, kun la totala areo de 200 mil kvadrataj metroj," diris Wang Shaofeng, la distriktestro de Xicheng al la Pekina Vespera Ĵurnalo en januaro de 2014. En la bazaroj estas pli ol 10 mil vendostandoj, kie dungiĝas pli ol 30 mil personoj.

 

    Laŭ Wang la averaĝa kvanto de homfluo ĉiutage atingas 70 mil personojn, kaj la totala sumo de impostoj pagitaj estas 60 milionoj da juanoj (9.79 milionoj da usonaj dolaroj).

 

    En tiu ĉi numero, China Digest (Ĉinio Koncize) esploros la originon de la vestaĵ-bazaroj, kiel la vendistoj reagas al la plano de la translokigo, kaj similan ekzemplon en la nuna Ĉinio, por kompreni la translokigon en ĝia tuta aspekto kaj la sekvojn kiujn ĝi alportos.

 

    Historia trarigardo

 

    La pograndaj vestaĵ-bazaroj apud la Pekina Zoologia Ĝardeno estas konataj de ĉinoj kiel "Dongpi" (ĉinlingva mallongigo de la "Zoologia Pograndejo"), kaj de eksterlandanoj kiel "Zoologiaj Bazaroj".

 

    La vestaĵ-bazaroj unue formiĝis meze de la 1980-aj jaroj. Tiam iuj kamparano-laborantoj el la provincoj Hebei kaj Liaoning aĉetis vestaĵojn el Kantono, la ĉefurbo de la provinco Guangdong en suda Ĉinio, konata pro fabrikado en Ĉinio. La aĉetaĵojn la urben elmigrintaj eksaj kamparanoj transportis al Pekino por disvendi tie.

 

 

    Siatempe oni povis facile gajni monon ĉar la koncepto de surstrataj vendejoj kaj privata komercado estis io nekutima en la tempo, kiam la plan-ekonomio ankoraŭ tiom influis la menson de multaj ĉinoj, ke labori por kompanio ĝis la emeritiĝo estis preferata al entreprenado.

 

    Kvankam depost la 1990-aj jaroj konstruiĝas en Pekino pli kaj pli multaj vestaĵ-bazaroj, la Zoologia Vestaĵ-bazaro daŭre prosperas.

 

    La unika avantaĝo, kiu kontribuis al la brila sukceso de la vestaĵ-bazaroj, estas la situo.

 

    Vizitantoj al la Zoologia Ĝardeno konsistigas gravan parton de la klientoj de la vestaĵ-bazaroj. Krome necesas nur 15 minutoj da piedirado de la Zoologia Vestaĵ-bazaroj ĝis Xizhimen, unu el la plej grandaj kaj perpleksigaj nodpunktoj de transportado en Pekino. La fervoja stacidomo Xizhimen, kiu estis renomita en 1988 kiel la Norda Stacidomo de Pekino, estas la ekirpunkto de la fervoja linio Pekino-Baotou. La linio ligas la ĉefurbon al limregiono en norda Ĉinio: la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio. Granda parto de tiuj, kiuj kvante aĉetas en la Zoologiaj Vestaĵ-bazaroj, venas el la norda, nordorienta aŭ nordokcidenta partoj de Ĉinio.

 

    Du flankoj de unu monero

 

    Dum la pasintaj tridek jaroj, la Zoologiaj Vestaĵ-bazaroj evoluis de malgranda aro da vendistoj al prosperanta nodpunkto de senkompataj marĉandado kaj pogranda inventaro.

 

    Laŭ Zhongguo Jingyingbao (la Ĉina Komerca Ĵurnalo) la sumo de la jara komercado de la Zoologiaj Vestaĵ-bazaroj estas 20 miliardojn da juanoj (3.3 miliardoj da usonaj dolaroj).

 

    Krom por pograndaj klientoj, la Zoologiaj Vestaĵ-bazaroj estas paradizo ankaŭ por tiuj kiuj estas obseditaj pri butikumado tie kaj ankaŭ por turistoj el aliaj urboj.

 

 

    La detala vendado de la standoposedantoj jam kalkuliĝas al triono de ilia ĉiutaga enspezo, raportis en la 8-a de januaro de 2014 la Pekina Vespera Ĵurnalo.

 

    La sukcesoj de la Zoologia Ĝardeno kreas diversspecajn kromajn servojn en la ĉirkaŭa areo. Tie prosperas transportaj kompanioj, manĝejoj, kaj eĉ vendado de modgazetoj.

 

    En januaro de 2014 la estro de la distrikto Xicheng, Wang Shaofeng, diris al la Pekina Vespera Ĵurnalo, ke pli ol 20 transportaj kompanioj trovas sin ĉirkaŭ la Pekinaj Zoologiaj Vestaĵ-bazaroj.

 

 

    La translokigo de la Zoologiaj Vestaĵ-bazaroj for de la urbocentro tamen influos la vendistojn per plej diversaj manieroj.

 

    Plimulto de la posedantoj de la vendostandoj ne estas origine pekinanoj. Dum jaroj ili komercis kaj sukcesis instaliĝi en la urbo: tio signifas, ke ili venigis siajn gepatrojn kaj infanojn de sia hejmloko al Pekino.

 

    En januaro ĉi-jare la Pekina Vespera Ĵurnalo intervjuis vendiston, kiu prezentis sian familian nomon kiel Hong. Hong eksiĝis de sia plentempa laboro en 2009 kaj komencis sian karieron kiel vestaĵ-bazaristo kun siaj amikoj, kaj ĝis nun sukcesis havigi al si tri vendejojn.

 

    Hong diris, ke pri la translokigo li legis nur sur ĵurnaloj. De la administracio de la vestaĵ-bazaroj li ankoraŭ ne ricevis oficialan anoncon, sed li kredas, ke la translokigo estos nur afero de tempo. Se la vestaĵ-bazaroj translokiĝos al la provinco Hebei, li mem plej probable ne akompanos ĝin, ĉar li sentas, ke necesos longa tempo por la nova vestaĵ-bazaro por akiri novajn reputacion kaj klientojn. Tempo necesos ankaŭ por disponigi adekvatajn transportadon kaj aliajn subtenajn servojn.

 

    Je la demando de la Pekinaj Vesperaj Novaĵoj pri sia eventuala estonta plano Hong respondis, ke li planas komerci surrete.

 

    "Nuntempe multaj homoj aĉetas surrete. Mi estas certa, ke, se mi bone fartos, mi povos profiti tiukampe," li diris.

 

    La retejo de la Ĉina Nacia Radio raportis malfrue en decembro de 2013, ke vendisto kun la familia nomo Li maltrankviliĝas pri sia kontrakto en la okazo de la translokiĝo. Restas ankoraŭ du jaroj antaŭ la malvalidiĝo de lia kontrakto. Li estas firmdecida ne translokiĝi kune kun la vestaĵ-bazaroj al la provinco Hebei pro tio, ke la nova loko neniel estas komparebla kun la nuna Zoologiaj Vestaĵ-bazaroj rilate al la oportuneco de la situo.

 

    Kiam oni demandis s-ron Li pri lia plano post la translokiĝo de la vestaĵ-bazaroj al Hebei, li respondis, ke li reiros al sia hejmurbo por vivteni sin tie.

 

 

    Yang Hongshang, profesoro de la Instituto pri Publikaj Administrado kaj Politiko de la Renmin-Universitato rakontis al la retejo de la Ĉina Nacia Radio, ke dum la lastaj jaroj akriĝas la konflikto inter la kreskanta loĝantaro kaj la ĉirkaŭa medio. Tansloki komercejojn por malmulte kostaj produktaĵoj estas necesa paŝo por la disvolviĝo de Pekino kiel tuto, sed samtempe Yang kredas, ke la urba registaro devas plani kaj realigi la projekton laŭgrade kaj per maniero respektanta la interesojn de la koncernataj personoj.

 

    Restas tamen la demando pri tio, ĉu vere komercejoj por malmulte kostaj produktaĵoj devus esti translokigitaj de la ĉefurbo. Iuj kibercivitanoj argumentas, ke tiuj kiuj laboras ĉe la Zoologiaj Vestaĵ-bazaroj multe kontribuis al la disvolviĝo de Pekino kaj transloki la vestaĵ-bazarojn malatentas ilian intereson.

 

    Eventuala loko de la translokigo

 

    En marto de 2013 la urbo Pekino subskribis la Kadran Interkonsenton por Kunlaboro por la jaroj 2013-2015 kun la provinco Hebei. Al la provinco, fama pro la kemia industrio, mankas grandskala pogranda bazaro de vestaĵoj kaj rilataj transportaj kompanioj. En tiu flanko Pekino kaj Hebei devus kompletigi unu la alian.

 

    "Ĝis nun mi ricevis nenian informon pri la translokigo de iuj pograndaj bazaroj el Pekino al la gubernio Yongqing, en la urbo Langfang, en centra Hebei," tiel diris Zhang Yuyu, vicestro de la Departmento por Publika Informado al la Ĉina Centra Televido, en la 7-a de januaro, 2014.

 

    Unu afero tamen estas certa: la jara komerca kvanto de la Zoologiaj Vestaĵ-bazaroj je 20 miliardoj da juanoj (3.3 miliardoj da usonaj dolaroj) certe estus alloga al la gubernio Yongqing, nur 55 kilometrojn for de la ĉefurbo Pekino.

 

    Zhang ankaŭ asertis, ke iom da tempo estos necesa por gajnigi al la nova bazaro reputacion kaj konstrui subtenajn instalaĵojn. Kiam similaj bazaroj koncentriĝos en unu loko, estos pli facile altiri homojn veni por fari aĉetadon. La loka registaro krome devos ankaŭ enkonduki iujn avantaĝajn politikojn por altiri entreprenistojn translokiĝi al sia komunumo.

 

    Dum la troa amasiĝo premas Pekinon transloki siajn pograndajn komercejojn, la sektoro de pograndaj komercoj kiel tiu pri vestaĵoj fariĝos grava motoro por la loka ekonomia disvolviĝo por la provinco Hebei.

 

    La 7-an de januaro Ma Guangyuan, komentisto de la dua kanalo de la Ĉina Centra Televido (specialiĝanta pri financaj kaj ekonomiaj novaĵoj) diris al la Ĉina Centra Televido, ke la translokigo ne nur povos stimuli industrian konkurencon sed ankaŭ krei pli da laborpostenoj surloke. Tio donos al la lokanoj oportunecon kaj ankaŭ kondiĉojn favorajn al la koncerna merkato.

 

    Simila ekzemplo

 

    La strato Hanzheng, kiu situas en la distrikto Qiakou de Wuhan, la ĉefurbo de la provinco Hubei, estas konata kiel "la unua komerca strato en Ĉinio" kun la historio de pli ol 500 jaroj. Ĝi estas unu el kelkaj naskiĝlokoj de bazaroj pri etproduktaĵoj en la lando.

 

    Laŭ Guangzhou Ribaola (la Kantona Ĵurnalo), la vestaĵ-bazaro en Wuhan havas areon de 2.56 kvadrataj kilometroj kun pli ol 19 mil vendejoj kaj pli ol 100 mil dungitoj en 2011. La averaĝa kvanto de la vizitantoj ĉiutage en la sama jaro estis 160 mil hom/fojoj. Dek kelkaj bazaroj koncentriĝas en la strato, kun pli ol 600 mil kvadrataj metroj je la dispono por komercado.

 

    Pro la trafikŝtopiĝo kaj la danĝero de incendioj, la urba magistrato de Wuhan planas transloki la tutan straton al Hankoubei en norda parto de la urbo.

 

    Jam ĉirkaŭ 3 mil vendejoj estis malkonstruitaj kaj tri haltejoj de longdistancaj aŭtobusoj estis translokitaj ĝis aprilo de 2013. La urba registaro de Wuhan finpreparis planon transloki la pograndan vestaĵ-bazaron dum tri jaroj ekde 2013.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio