Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉu Esperanto por abiturienta diplomo en Francio?
2014-04-11

 

    En 2011-2012 la francaj Esperanto-asocioj SAT-Amikaro kaj Espéranto-France kolektis pli ol 33.000 subskribojn al petskribo, ke Esperanto estu akceptata kiel nedeviga fako por abiturienta diplomo.

 

    En Francio fine de la mezlernejo, 18-jaruloj trapasas ekzamenon kun maksimume tri lingvaj fakoj, devigaj kaj nedevigaj. Inter la nedevigaj estas elekteblaj sesdeko da lingvoj, kelkaj por parola ekzameno, sed plimulto por skriba ekzameno. La francaj samideanoj petas, ke Esperanto estu akceptata por skriba ekzameno, t.e. teksto 30-linia en la fremda lingvo, pri kiu la kandidato respondu kvar demandojn, verku kelkajn liniojn de "persona esprimo" kaj traduku al la franca dekon da linioj, entute dum du horoj. La nivelo estas inter B1 kaj B2.

 

    La petskribon subskribis dekoj da deputitoj, multaj famuloj, urbestroj (vidu: http://esperanto-au-bac.fr/). Delegacio kvinhoma: Emmanuel Debanne (kunordiganto de la kampanjo), Guy Cavalier (prezidanto de SAT-Amikaro), Axel Rousseau (prezidanto de Espéranto-France), François Lo Jacomo (akademiano kaj ekzamenanto) kaj Dorian Reale-Caron (16-jara lernanto), oficiale portis la tuton al la ministerio pri edukado la 21-an de marto.

 

    La delegacion akceptis Isabelle Robin, oficejestro pri mezlernejoj, kiu mem ne rajtas decidi tian aldonon de abiturienteca fako, sed raportos pri la 70-minuta diskuto al la decidopova direktoro pri mezlerneja instruado (DGESCO) kaj al la konsilistoj de la ministro.

 

    Isabelle Robin rakontis, ke kelkajn tagojn pli frue ŝi akceptis kurdan delegacion, kiu same petis, ke la kurda lingvo estu akceptata kiel nedeviga fako en abiturienteca ekzameno. Ŝi memorigis, ke 98% de la lingvo-ekzamenoj koncernas 4 lingvojn, do ĉiuj aliaj estas "maloftaj lingvoj" (inkluzive, ekzemple, la ĉina). Krome tia decido ne estas tiel simpla, ĉar necesas, ke la Ĝenerala Inspektoraro (ministeria instanco, kiu fake respondecas pri la instruado) komisiu respondeculon pri la koncerna lingvo.

 

    Dum la venontaj semajnoj ne atendeblas rapida reago de la decidantoj en la ministerio, ĉar, unue, ili estas okupataj pri la reformo decidita de la ministro Vincent Peillon, due, la 2-an de aprilo 2014 ŝanĝiĝis la ministro (la nova nomiĝas Benoit Hamon). Tamen la delegacio daŭrigos la agadon, kontaktante homojn kaj en la Ĝenerala Inspektoraro, kaj ĉefe en la Supera Konsilio pri Programoj, ekstera konsilanta instanco, parte faka parte politika, kreita en 2013.

 

(Iom mallongigite, fonto: www.edukado.net)

(el Ret-Info/Lingvo-Studio)

Redaktoro: Xie Ruifeng

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio