Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ekfunkciiĝis nova interreta Esperanto-Televido en Aŭstralio
2014-04-08

de Szilvási László

 

 

    Oficiala lanĉo de la interreta Esperanto-Televido "ETV" okazis en Sidnejo la 5-an de aprilo 2014. Tra ĝi oni jam elsendis la unuan programeron kun la longeco de 3 horoj. Kompreneble post tiu unua ETV-elsendo la spektantoj povas spekti la programon senĉese, kaj 2-horan novan programon ĉiusemajne.

 

    La nova televid-kanalo estis elsendita per alt-rapida interreto kun IPTV-teknologio, ebliganta bildo-larĝon kun 1080 pikseloj (bilderoj, bildopunktoj). Ĝi estis disponebla tutmonde per ĉiuj iloj, kiuj havas alt-rapidan interretan konekton: televidiloj, tablaj kaj tabul-komputiloj, telefonoj kun androjdo aŭ iOS, ktp.

 

    La enhavo estos plejparte en Esperanto, kaj konsistos el originalaj aŭ dublitaj unikaj kaj allogaj programoj, kaj ankaŭ "zorge elektitaj filmetoj kreitaj de kontribuantoj ĉirkaŭ la mondo."

 

    La nova elsenda kanalo "Esperanto TV" laŭplane celas liveri allogan enhavon al ĉiuj niveloj de parolantoj de Esperanto, de komencantoj ĝis fluparolantoj. Kelkaj programoj estos ankaŭ en aliaj lingvoj, kiel ekz-e lingvaj kursoj por anglalingvanoj.

 

    "Esperanto TV" estas rezulto de kunlaboro inter la sidnej-baza Language Festival Association (Asocio de Lingvaj Festivaloj) kaj la aŭstralia amaskomunika kompanio iStreamStudios.

 

    La informriĉa paĝo pri la projekto de Aŭstralia ETV estas: https://www.facebook.com/LaEsperantoTV

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio