Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Integriĝo de industrio kaj urbo estas ŝlosilo en urbanizo
2014-03-14

Teksto kaj foto de SU YIJUN

 


Sun Yinhuan intervjuata  

 

    La 4an de marto Sun Yinhuan, konstanta membro de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK, vicprezidanto de la Ĉina Federacio de Industrio kaj Komerco, direktoro de Yida-grupo, diris en intervjuo, ke dum la urbanizo de Ĉinio estas ŝlosila la integriĝo de industrio kaj urbo.

 

    La malnova maniero "tradicia industriigo antaŭenpuŝas urbanizon" ne povas pluigi la konkurecon de urboj kaj troa okupiĝo de tero eĉ detruas la urban planadon, tial la urba disvolviĝo devas dependi de industria novigo, kaj la industria aranĝo devas esti subtenita de la urba planado kaj realigi la integriĝon de industrio kaj urbo el la apartiĝo de industrio kaj urbo. Dum plibonigo de urbaj funkcioj oni devas sinkrone optimumigi industrian aranĝon, efektivigi kunan pliboniĝon kaj disvolviĝon de urbo kaj industrio, turni la atentojn de la infrastruktura konstruado al la longtaŭga disvolvado de urboj.

 

    "La kunfandiĝo de industrio kaj urbo povas efektivigi oportunon de la vivo kaj laboro, kaj tio ankaŭ estas tendenco al la industriaj zonoj en la estonteco. La kunfandiĝo de industrio kaj urbo devas kompletiki unu la alian, tiel la vivo kaj laboro povas esti pli facilaj," diris Sun. En la pasinta jaro Ĉinio alvokis novtipan urbanizon, tamen en iuj grandaj urboj estas la problemo, ke la loĝejoj estas malproksimaj al la laborejoj. Tial ankaŭ kombinado de la ejoj de loĝado kaj laboro estas la problemo dum la novtipa urbanizo.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio