Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Li Keqiang: Antaŭenpuŝi novan urbanizadon
2014-03-11


Li Keqiang faras laborraporton.

 

    En la laborraporto de la registaro, ĉina ĉefministro Li Keqiang diris, ke urbanizado estas nepre sekvota vojo por Ĉinio en evoluo de modernigo, kaj ludas gravan rolon en rompado de la duala strukturo urba kaj kampara en Ĉinio. Urbanizado devas aktive kaj stabile disvolviĝi laŭ objektiva leĝo kun alta kvalito. En la venonta periodo, oni devas transformi preskaŭ 100 milionojn da agrikulturaj loĝantoj en la urbajn, rekonstrui kabanarojn kaj vilaĝojn en urboj por 100 milionoj da loĝantoj kaj realigi urbanizadon por 100 milionoj da homoj en la meza kaj okcidenta regionoj de Ĉinio.

 

    Oni devas laŭorde antaŭenpuŝi urbanigon de migrantaj kamparanoj, kaj la reformon de la loĝantara registriĝo, kies politiko devas esti diferenca en skalo-malsamaj urboj; iom post iom transformi kamparano-laborantojn longtempe en urboj en urbajn loĝantojn; konstrui loĝantecan sistemon por agrikulturaj loĝantoj, kiuj ĝis nun ankoraŭ ne povas havi urbanan registriĝon.

 

    La registaro liveros egalan rajton al la infanoj en aliro al lernejo kaj trejnadon de profesia lerteco al migrantaj laborantoj, kovros ĉiujn loĝantojn per baza publika servo, kaj spertigos migrantajn kamparanojn pri moderna civilizo kiel urbanoj.

 

    La registaro pli forte subtenos novan urbanizadon en meza kaj okcidenta regionoj de Ĉinio. Oni disvolvos diversajn industriojn, kunvenigos migrantajn kamparanojn por trovi laborojn en proksimaj regionoj kaj konstruos transportadon, akvan konservadon, energion kaj urban infrastrukturon. Samtempe, oni devas plibonigi urban strukturon de orientaj urboj por levigi la nivelon de urbanizado.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio