Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio starigis ekzemplan zonon de teknologioj pri komuna preventado kaj komuna regado de la atmosfera poluado
2014-03-05


La urbo Shenzhen en nebul-hazo  

 

    La 3-an de marto la Ministerio de Sciencoj kaj Teknologioj de Ĉinio okazigis en Pekino gazetaran konferencon pri regado de nebul-hazo. Ma Yanhe, estro de la Scienca kaj Teknologia Departemento por Socia Disvolvado sub la Ministerio de Sciencoj kaj Teknologioj de Ĉinio, konigis la laborojn pri regado de la atmosfera poluado kaj tiu de nebul-hazo.

 

    Ma Yanhe diris, ke Ĉinio starigis en la delto de la rivero Zhujiang ekzemplan zonon de teknologioj pri komuna preventado kaj komuna regado de la atmosfera poluado, malfermis reton por monitori kaj antaŭaverti kvaliton de la atmosfera medio kaj formigis administran sistemon pri la regiona aerkvalito.

 

    Ma Yanhe diris, ke la spertoj de urboj en disvolviĝintaj landoj en regado de nebul-hazo montris, ke nebul-hazo estas regebla kaj oni bezonas ĉirkaŭ 30 jarojn por fundamente forigi ĝin. Ĉinio mallongigos la tempon por regado de nebul-hazo dank' al severa kaj efika administrado al medio, al tiro de profitoj el la bonaj internaciaj spertoj kaj al la subteno de la modernaj sciencoj kaj teknologioj.

 

    Laŭ konigo, nuntempe la scienca rondo havas baze samajn konojn pri la konsisto kaj deveno de pm2.5" (partikla materio kies diametro estas malpli ol 2.5 mikronoj aŭ egalas al 2.5 mikronoj). Ĉinio starigis tri apogajn sistemojn pri la baza esplorado de la atmosfera kompleksa poluado. Ili estas monitoro kaj prognozo, antaŭaverta teknologio kaj politika subteno. En Ĉinio formiĝis esplora sistemo pri teknologioj por redukti ellason de ĉefaj poluadaj fontoj.

 

    Fakuloj ĉeestantaj la gazetaran konferencon diris, ke realigi la kontinuan plibonigon de la ĉina aerkvalito estas longtempa kaj malfacila tasko, bezonas firman agadon de la ŝtato. La apogo de sciencoj kaj teknologioj alfrontos disvastigon kaj utiligon de sciencaj kaj teknologiaj rezultoj kaj aliajn defiojn.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio