Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Nova vivo de maljuna fiŝisto
2014-03-03

de MAN QIAN

 


Maljuna Wu (maldekstre)


    Ĉiutage videblas tia sceno, ke la vespera suno milde karesas la ondetantan mar-surfacon kiu reflektas la sunlumon, kaj tio lume ruĝigas la tutan insulon Sangdao. Je la sunsubiro Wu, 56-jara eksa fiŝisto, atendas la lastan pramŝipon de la tago ĉe la doko en sia flava turisma aŭtobuso.

 

    La insulo Sangdao estas insuleto situanta en la norda parto de la provinco Shandong de orienta Ĉinio. Oni ankoraŭ ne tuŝis ĝian medion kaj pro tio konserviĝas ĝia originala naturo. La insuleto formiĝis pro vulkana erupcio kaj konservas ĝis nun la kuriozan eksterformon.

 

    Kiam la pramŝipo atingas la insulon, kelkdek homoj tuj amasiĝas sur la doko. La turisma aŭtobuso de Wu tuj pleniĝas de vilaĝanoj revenantaj hejmen kaj turistoj en siaj ferioj.

 

    Fiŝista korto

 


Wu en akvokulturado 

 

    Wu estas indiĝena sangdao-ano, kaj oni ĉiam vokas lin laŭ la ĉina kutimo "Maljuna Wu". De genaracio al generacio, ĉiuj liaj prauloj estis fiŝistoj, kaj ankaŭ li fiŝadis dum 20 jaroj. La suno, la maro kaj maraj ondoj hardis lin je persistemo. Li havas tipan karakteron de Shandong-ano: grandanimeco, malkaŝemo, optimismo kaj entuziasmo.

 

    Li kondukis min en sian hejmon, kie estis aparta korteto de fiŝistoj."Nia dometo jam aĝas pli ol cent jarojn. Ĝin lasis al ni niaj praavoj. Ĝi estis konstruita el lafaj rokoj -- granitoj kaj rulŝtonoj, kiuj formiĝis pro lafo. Domo farita el tiaj materialoj estas vintre varma kaj somere friska." Lia korteto ne estas vasta sed bonorda kaj pura.

 

    Enpaŝante la fiŝistan vilaĝon, ĉie oni vidas paperpecojn kun la ruĝa ĉina ideogramo "Feliĉo" gluitajn sur ĉiuj hejmpordoj. Ili simbolas feliĉon kaj bonŝancon. Proksime de granda pordo estas kelkaj virinoj diligente riparantaj fiŝreton sub la vespera suno. Oni ankaŭ povas aŭdi bruon de ondoj, fajfojn de ŝipoj, kriojn de fiŝvendantoj kaj ridojn de ludantaj infanoj.

 

    Maljuna Wu diris al mi, ke fakte la vivo de fiŝistoj estas tre simpla, kaj por ili la matena kaj vespera krepuskoj estas la plej okupitaj tempoj de ĉiu tago. Viroj devas fari fiŝadon ekde la frua mateno, kaj je la kvina aŭ la sesa horo ili jam transportas la kaptaĵojn al la doko kaj ilin tie forvendas, dum virinoj komencas balai la hejmon. La virinoj zorgas siajn infanojn kaj riparas fiŝretojn sidante ĉe pordoj ĝis la posttagmezo. Viroj revenas hejmen je la naŭa aŭ deka horo vespere, kiam virinoj estas jam pretigintaj por ili bongustajn "marfrandaĵojn".

 

    Nova vivo de Wu

 

    Nun Wu jam estas maljuna kaj ne povas plu fiŝadi sur la maro. Do li sin okupas pri akvokulturo, funkciigas vilaĝan restoracion kaj servas kiel ĉiĉerono sur la insulo."Oni diras, ke la tripango ĉirkaŭ nia insulo estas tre fama en la tuta Ĉinio, kaj ĝi estas nutroplena kaj altpreza: duonkilogramo da tripangoj kostas pli ol du mil juanojn." Li daŭrigis: "Post la komenciĝo de vintro, se oni manĝas ĉiutage po unu tripango dum tri sinsekvaj tagoj, do oni neniam malvarmumiĝas dum la tuta sezono, nek bezonas timi la malvarmon en la venonta printempo."

 

    Kiam la nokta vualo kovras la teron, la malproksima blanka lumturo briligas "esperan lampon" en la profunda mallumo por bonvenigi revenantajn fiŝistojn. Sentante la salan marventon blovi sur la vizaĝo, Wu suspiris kaj diris: "Ni fiŝistoj ĝuste estas tiaj: dum la tuta jaro ni vivas sur la maro, ĉiam estas kun la nudaj piedoj kaj kutimiĝas al la dormado rekte sur la tero... Ni fiŝadas en vento kaj pluvo, kantante fiŝistajn kantojn kreas el la nulo la vivon fiŝistan."

 

    Li ŝatas skribi kaligrafaĵojn kaj poemojn en sia libera tempo. Oni neniel povas imagi ke tiu ĉi fortika kaj sunbrunigita fiŝisto estas amatoro de tiaj artoj. Pro la forta tiklo de inspiro, li ne povis reteni la verkan volon kaj skribis la poemon "Nokta fiŝkapto" kiel donacon al si mem kaj la malfrue revenintaj fiŝistoj: "Vesperon atendante ŝipoj iras surmare,/steloj surĉielas dum ventoj ĉiam susuras,/for triston kaj froston dum ni kun ŝvito laboras, /matenos baldaŭ eĉ se l' nokto vualas peze..."

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio