Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Granda marko el malgranda vilaĝo de Gannan
2014-02-17

de ZHANG SHUANG

 

    En la dua duono de la jaro 2013, ŝaloj man-teksitaj el lano de gruntbovo en la vilaĝo Renduoma de la Gannan-a Tibet-nacia Aŭtonoma Subprovinco de la provinco Gansu en nordokcidenta Ĉinio estis venditaj je la prezoj de 5 cent eŭroj ĝis 2 mil eŭroj en la merkato de Eŭropo, kaj la vilaĝo fariĝis difinita fabrikanto de Balmain, Sonia Rykiel, Lanvin kaj aliaj kelkdek famaj markoj de la merkatoj de Usono kaj Eŭropo. Ĉi tiuj ŝaloj estis produktitaj de la fabriko Norlha, establita de usona knabino Dechen Yesh.

 


Dechen (maldekstre), ŝiaj patrino kaj filino  

 

    En la post-industria epoko Norlha malakceptis, pro respekto al la man-laboro kaj al la naturaj resursoj, la tenton pligrandigi la produkton far alt-teknologio, redonis la signifon al la man-laboro kaj helpis al la malgranda tibet-nacia vilaĝo reakiri la respekton de la mondo dum la tutmondiĝa procezo.

 

    Starigi fabrikon en la hejmloko de la patro

 

    La patro de Dechen estas tibetano kaj ŝia patrino -- usonano. Ŝi plenkreskis en Hindio, kaj poste studis en Usono. Ŝia patrino respondecis pri la laboro de la tekstilaj programoj el la daŭrigebla disvolvo de la arto kaj kulturo de Hindio. Profunde influita de la patrino, Dechen havas pasion al teksaĵoj.

 


En laborejo de Nortlha  

 

    De post la jaro 2005, Dechen ĉiam vivas en la vilaĝo Renduoma de la Gannan-a Tibet-nacia Aŭtonoma Subprovinco de Gansu, kaj faris esploradon kaj preparadon por la projekto Norlha. En aŭtuno de 2006, financite de la patrino, Dechen gvidis kelkajn laboristojn al silka centro de Kamboĝo, kie ili ricevis koncernan trejnadon dum 4 monatoj kaj poste ili iris al fabriko en Nepalo por 6-semajna lernado pri teksado. Intertempe, Dechen aĉetis en Nepalo lignajn teksilojn.

 

    En novembro de 2007, Norlha estis translokita en novan fabrikon, Dechen dungis 2 eminentajn fakulojn el Nepalo por ke ili man-en-mane instruu teksan teknikon al 60 laboristoj por 6 monatoj. Dechen edziniĝis al loka knabo Yidam, kaj nun ili havas jam 2 infanojn.

 


Dum laboro per man-funkciiga teksilo el Nepalo  

 

    En la tibeta lingvo, Norlha estas la nomo donita de paŝtistoj al gruntbovo, kaj ĝi havas ankaŭ la sencon Dio de Riĉeco. La idealo de Dechen estas fari Norlha daŭrigebla malgranda entrepreno en Tibeto, kie vivis ŝiaj prapatroj. Per tiu ĉi entrepreno ŝi volas havigi al lokanoj la laboron ĉe la hejmloko.

 

    Nun, en Norlha estas pli ol 100 laborantoj venintaj el lokaj paŝtistaj familioj, ili povas sendepende plenumi ĉiujn laborojn pri administrado de tenejo, ellaboro pri buĝetaj formuloj, kontaktiĝo kun klientoj kaj tiel plu. Tio plej ĝuigas Dechen.

 

    Luksaĵo fabrikita de Ĉinio

 


Gruntbovoj sur malvarma altebenaĵo  

 

    Norlha produktas el la plej bona lano de gruntbovoj en la mondo, kiuj kreskas en la loko alta je pli ol 2 500 metroj super la marnivelo, kaj en vintro tiea temperaturo estas malalta je 30 gradoj sub la nulo. Tibetanoj nomas tiun ĉi lanon "Khullu" kaj bredas tiujn bestojn, kiuj produktas "Khullu". Tiele, la produkto de Norlha kaŭzas neniun damaĝon al la ekologia medio kaj la besta specio. La plej bona lano venas el la 2-jaraj gruntbovoj, al kiuj bredistoj donas la karesnomon "Yhari". En ĉiu aŭtuno "Khullu" ekkreskas sur la korpo de la bredataj gruntbovoj kaj defalas de sur ili en printempo de la sakvanta jaro. Ĉiu "Yhari" produktas "Khullu" nur je ĉ. 100 gramoj ĉiujare.

 

    Tra elektrona mikroskopo milobla, la fibro de tiu ĉi gruntbova lano estas tiel delikata kaj unuforma kiel tiu de ŝaf-lano, sed ĝiaj skvamoj estas multe pli densaj kaj pli maldikaj ol tiuj de la lasta, tio signifas ke la teksaĵoj el tiu ĉi gruntbova lano estas pli frosto-rezista kaj pli varmo-konserva. Sciencaj provoj montras ke gruntbova lano estas pli varmo-konserva je 15% kompare kun ŝaf-lano.

 

    Dechen opinias ke la bela kaj natura objekto estas luksaĵo uzebla ne por ĉiuj. Dechen rifuzis tiujn komercajn mendilojn kun granda tento, ŝi limigas la jaran produkton de Norlha je ĉ. 10 mil ŝaloj. Norlha persistas en man-teksado. Ĝenerale, unu ŝalo estas teksita en 3 aŭ 4 tagoj kaj la fabriko man-teksas ĉ. 900 ŝalojn ĉiumonate.

 


Vejnoj de la teksaĵo Nortlha man-farita laŭ la tradicia metodo  

 

    Kiam Dechen por la unua fojo prezentis siajn ŝalojn al okcidentaj marko-komercistoj ĉe la fino de 2007, ŝi estis plej multe demandita, kial tiel multe kostas la produktaĵo farita en Ĉinio. Dum la tutmonda ekonomia krizo en la jaro 2008, la merkato fariĝis kontraŭe favora al Norlha kaj la fasona tendenco sin turnis al nacia stilo kaj natura teksaĵo. 

 

    En la jaro 2009 la produkto Norlha estis rekomendita al la franca marko Marie Claire. Post raporto de ĝia revuo, Norlha ekĝuis la reputacion kiel marko de luksaĵo eksterlande. La ŝalo Norlha estas nun nomata de okcidentaj amaskomunikiloj "homara drapo", kaj la proponado ne povas kontentigi la postulon de la merkato. Nun, marko-komercistoj konscias ke la alta prezo de Norlha kuŝas en la jenaj 3 kialoj: A, tre malmultas kruda lano de 2-jaraj gruntbovoj; B, unika estas la tutnatura man-farado; C, la humana idealo: la produkto de malgranda tibet-nacia vilaĝo estu respektata de la tuta mondo.

 

    En la dua duono de la jaro 2013, Norlha provizis per laŭmende limigita produkto dekojn da eŭropaj kaj amerikaj markoj, inkl. de Arnys, Antik Batik, Balmain, Bogner, Christophe Lemaire, Juliette Ozouf kaj Sonia Rykiel. En la sama jaro, Norlha komencis sian disvastigon en la merkato de Ĉinio, kun la espero trovi la homojn kiuj interesiĝos pri tiu ĉi produkto kaj aliĝos al la investo por Norlha.

 

    Dechen diris: "Ni volas fari Norlha vaste konata, ke ĝiaj litkovriloj, ŝaloj aŭ koltukoj estu taŭgaj por ĉiuj okazoj kaj konservataj kiel kolektaĵoj kaj familiaj trezoroj.

 

    La teksa vojo de la "homara drapo"

 

    La laborantoj en Norlha plejparte estas virinoj. Dechen dungis virinojn el la vilaĝo, ilin trejnis dum pli ol 6 monatoj por instrui al ili ĉiujn teksadajn metodojn, helpi al ili establi memfidon kaj laŭeble kuraĝigi ilin ami la laboron. Tiuj trejnitaj laborantoj povas tutsole plenumi la laboron pri preparado de miloj da produktoj. Nuntempe, en la fabriko de Norlha laboras 140 elstaraj man-teksistoj.

 


Laborantoj en sunumado de drapo tinkturita  

 

    Krome, en la vilaĝo Renduoma estas bredataj pli ol 6 mil gruntbovoj. Dechen havas la firman fidon, ke la vilaĝo povas nature kaj sane disvolviĝi laŭ sia propra ritmo. ( 图 6 )

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio