Kamiono el glacio kuris je 20 kilometroj pohore | |||
2014-02-17 | |||
Lastatempe iu kanada pil-kompanio faris kamionon el glacio por provi la kontraŭ-frostan povon de la baterio produktita de la kompanio. La glaci-skulptista grupo veninta el Ontario, Kanado, faris la kamionon per glaciaj pecoj kun totala pezo de 5 mil kilogramoj sur normala ĉasio. Eĉ la numerplato de la veturilo kaj aliaj ornamaĵoj estis faritaj el glacio. Ĝiaj farintoj veturigis la kamionon je 1.5 kilometroj kun la rapideco de 20 kilometroj pohore, dezirante krei novan Guinness-rekordon.
La kompanio celas provi kiom da tempo la baterio por aŭtoj povas funkcii en ekscese malvarma vetero.
Tamen, fari glacian kamionon ne estas facila afero. Ĝia ŝtala framo devas subteni aldonitan pezon kaj la ventumilo devas esti speciale projektita kontraŭ eventuala degelo de glacio de la kamiono pro la elblovitaj varmo kaj gaso.
En sia debuto la glacia kamiono kaptis la okulojn de multaj homoj, kiuj konkure provis stiri la aŭton. Sekve la kamiono restis surloke atendante sian degelon, kaj por tio necesis preskaŭ 40 horoj.
Redaktoroj: Su Yijun kaj Xie Ruifeng |