Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Birdoj en Wuyuan: harmonia beleco de la naturo
2014-02-14

de HUANG RUOFEI

 

    Antaŭ kelkaj tagoj mi ricevis la telefonvokon de "Onĉjo Birdo". Li diris, ke dimanĉe li kondukos nin por birdorigardado. Ja mia antaŭlonge aĉetita binoklo jam longe atendis! Mi scias, ke la medio de Wuyuan en la provinco Jiangxi en suda Ĉinio estas tre bone konservita; tie vivas sume pli ol 370 specoj da sovaĝaj birdoj, kaj iuj el ili estas specoj kiuj nur vivas en Wuyuan kaj ĉirkaŭaj lokoj: ekzemple flavgorĝa timalio.

 

    Mi neniam de proksime rigardis ilin antaŭ ol mi ekkonis Onĉjon Birdo. Li estas wuyuan-ano, kaj li vizitis ĉiujn angulojn de Wuyuan kaj fotis pli ol 300 specojn da birdoj. Pro lia tre granda amo al la birdoj oni vokas lin "Onĉjo Birdo". Li vere amas ilin tiel ke, se iu konata arbaristo telefonas al li ke en iu arbaro aperis rara birdo, li senhezite kaj senprokraste ekiras tien.

 

    La plej bona tempo por birdorigardado estas mateno, sed pro tio ke Onĉjo Birdo frumatene iris al alia loko por foti centjaran acerarbaron kaj kuirfumon, ni iom malfruiĝis. Tre bone ke li sufiĉe bone konas la kutimojn de tiuj birdoj kaj klare scias iliajn loĝlokojn. Ni veturis per aŭto. Kiam ni atingis Taibai (birda habitato), li malrapidigis la aŭton, kaj atentigis, ke ni koncentru nian atenton al io ekster la fenestro, precipe sur herboj kaj elektraj dratoj. Efektive baldaŭ du birdoj montris sin en nia vidkampo: ili estas nordaj ruĝvostaj merloj, eĉ temas pri paro. Mi mem povas klare vidi, ke unu el ili estas kolorriĉa kaj la alia ne tiel rimarkinda. Por birdoj, la okulfrapaj normale estas viraj, ĉar tio helpas ilin allogi inan birdon kaj akiri ŝian amon; dume la inaj birdoj devas sukcese travivi, naski kaj kreskigi siajn idojn en la danĝerplena naturo, do la malhelaj koloroj estas taŭgaj por kaŝi sin kontraŭ la danĝeroj.

 

    Survojaĝa birdorigardado estas defio por niaj observa kapablo kaj vidpovo. Mi tre admiris ke Onĉjo Birdo kapablas tuj trovi la kaŝejon de birdoj kaj povas tuj eldiri la specon laŭ la birdkanto. Ofte, li jam finis foti la birdon dum ni eĉ ne trovis kie ĝi estas!

 


Manĝserĉanta malgranda blanka ardeo en akvejo de Wuyuan 

 

    Kiam ni atingis la vilaĝon Kengkou de Wuyuan, ni elaŭtiĝis por piedirante rigardi birdojn. La vilaĝo situas malsupre de iu akvokonservejo, super la vasta akvosurfaco flugas amaso da malgrandaj blankaj ardeoj, kaj kelkaj el ili trankvile paŝas sur la ŝtona bordo.

 


Merlo fotita de Onĉjo Birdo 

 

    Sekve Onĉjo Birdo igis nin rigardi al flankaj tegmentoj, kie sep aŭ ok nigraj birdoj vice staris. Li diris, ke ili estas ĉinaj hupohavaj merloj. Antaŭe mi vidis nur enkaĝajn merlojn, kiuj saltante lernas "paroli". Tamen ĉi tiuj liberaj birdoj kaj kveras kaj ĉirkaŭrigardas, kaj la trankvileco en iliaj okuloj estas nekompareblaj kun tiuj de enkaĝe breditaj merloj. La binoklo proksimigis nin al la birdoj. Tio ne ĝenas iliajn ripozon kaj ludadon, sed ni povas ĝissate rigardi ilin per la okuloj. Se eblos detale vidi ĉiujn agojn de la birdo, vi certe trovos ilin vere amindaj!

 

    Ni daŭre iris antaŭen. Preterpasante arbetaron Onĉjo Birdo montris al ni aron da blanktaliaj lonĉuroj. Se li ne estus tion dirinta al mi, mi pensus ke ili estas simplaj paseroj. Fakte laŭspece ili apartenas al la grupo de pasero; la birdo havas pintan nigran voston, blankan talion, flavblankan ventron kaj blankajn striojn vertikale sur la dorso – ĉiuj estas signoj por ĝin distingi. Li diris ankaŭ, ke eĉ ordinaraj paseroj klasifikiĝas en tri specojn: paseroj montaj, hejmaj kaj arbaraj. Ni simple ne scias kiel distingi ilin kaj do povas nur preni ilin por paseroj.

 


Ruĝbeka blupigo en la arbaro de Wuyuan 

 

    Subite Onĉjo Birdo malrapidiĝis, ŝajne aŭdiĝis fajfoj tre konataj al mi. Ni serĉis kaj trovis tri pli grandajn birdojn kun ruĝaj buŝoj kaj piedoj, nigraj kapoj, blankaj kronoj kaj longaj vostoj. Ili estas ruĝbekaj blupigoj. Matene ni multfoje aŭdis tiajn fajfojn en bambuaro ĉe vilaĝa rivero kaj nun fine ni sukcesis vidi ilin. Grupo da ruĝbekaj blukopsikoj elegante transflugis super niaj kapoj.

 

    Pli kaj pli altiĝas sovaĝaj herboj ambaŭflanke de nia paŝvojo, kaj pli kaj pli proksimiĝas nia celloko: akvejo, kie oni povas trovi ĉinajn mergojn en ĉiu vintro. Tia birdo estas tutglobe rara kaj malmultiĝanta en Ĉinio; oni diras ke ĝi estas "pando" inter la birdoj. Ĉiujare multaj homoj speciale venas ĉi tien por ĝin rigardi. Tiamaniere la tuta vojaĝo montriĝis riĉrikolta. Ni povis kalkuli, ke jam pli ol 30 specoj da birdoj estis de ni "observitaj".

 


Paro da fazanoj 

 

    Sur la reira vojo, ni subite aŭdis sonon de flugilfrapado kaj vidis grandan birdon fluganta super niaj kapoj, sed nur nia kunveturanto en la plej antaŭa sidloko klare vidis ĝian aspekton. Li diris, ke ĝi estas ina fazano; ni demandis lin kial li povas diri tion, kaj li respondis kun rido: "Ĝi estas malbela!"

 


Flugantaj ambirdoj 

 


Sur branĉo ludas du blankkruraj falkoj. 

 


Grupo da blankaj gruoj en la gubernieto Sikou 

 


Tri flavgorĝaj timalioj en arbaro de la gubernieto Qiukou 

 


Laro tanĝas la lagan surfacon por manĝkaptado. 

 


Ĉina mergo en la rivero de Taibai-gubernieto 

 


Sovaĝa hidrokorako en la gubernieto Fuchun 

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

    *Ĉiuj menciitaj gubernietoj apartenas al Wuyuan.

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio