Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Belarta rikolto 2013
2014-01-20

de Valentin Melnikov

 

    Belartaj Konkursoj de la Universala Esperanto-Asocio okazas ĉiujare senpaŭze ekde 1950, la rezultojn oni anoncas dum UK-oj. Konkursaj ĝenroj iom variis, fine stabiliĝis: originala poezio, originala prozo (novelo), teatraĵo, eseo. Ankaŭ "Infanlibro de la jaro", sed tio estas tute aparta temo.

 

    Premiitaj verkoj iam aperadis en la revuo "Esperanto" – sed tie malmultis loko, ĝi sufiĉis nur por plej bonaj poeziaĵoj. Poste (1990-2006) ilin sisteme aperigis revuo "Fonto", kaj post ties ĉeso la torĉon transprenis "Beletra Almanako". Sed en 2013, eble pro tre granda amplekso de premiitaj verkoj, oni (la eldonejo "Mondial") decidis eldoni ilin aparte. Rezultiĝis libro preskaŭ centpaĝa.

 

    Ĝi komenciĝas per la poezia parto. "Okazis iam" de Nicola Ruggiero (1-a premio) – meditado de junulo, serĉanta sian lokon en la vivo. "Nur korvoj du" de la sama aŭtoro (3-a premio) estas klasikforma soneto, ĉiarilate brila... mi eĉ nenion plu diros pri ĝi, por ne fuŝi ontajn impresojn de leganto. "Atena taverno" de Benoît Philippe (2-a premio) estas "libera poemo", ne laŭ mia gusto... sed probable ekzistas ŝatantoj ankaŭ por tiaspeca poezio. Ambaŭ poetoj jam estas sufiĉe konataj en nia literaturo, eldonigis proprajn apartajn librojn. Cetere, Nicola Ruggiero (unuafoje BK-premiita en 2009) estas nun probable la plej juna el rimarkindaj E-literaturistoj (se rigardi la liston de ĉ. 500 aŭtoroj en la fama retejo "Originala Literaturo Esperanta" de Sten Johansson: http://esperanto.net/literaturo/autor/index.html). Komence de la libro ni trovas foton, kiu kvazaŭ simbole prezentas kune niajn plej junan kaj plej aĝan aktivajn poetojn, 27-jaran Nicola Ruggiero kaj 83-jaran Baldur Ragnarsson. La estonto de Esperanto-poezio, kredeble, estas en bonaj manoj...

 

    En proza parto de la Belartaj Konkursoj dum pluraj jaroj venkadis ĉiam samaj personoj (permesu ne nomi ilin – vidu mem en la koncernaj listoj, klaku la ligon sube). Eble ili estas talentaj, sed ĉiam la samaj temoj kaj stilo iom agacas. Ĉi-foje ni tamen ĝoje vidas tute novajn nomojn. La noveloj de Ewa Grochowska "Parentezo" (2-a premio; la 1-a ne estis aljuĝita) kaj de Jesper Jacobsen "La Punĉbovlo de la diablo" (3-a premio) estas absolute diverstemaj kaj diversstilaj, tamen kun unu komuna trajto: kiam leganto kredas, ke li jam bone orientiĝas en la priskribataj eventoj kaj situacioj, subite kelkaj vortoj evidentigas, ke "la efektivo tute ne similas la realon (pli ĝuste – la plifruan supozon pri la realo)". La leganto repripensas ĉion, kaj kiam li poste certas, ke nun li jam ĉion komprenas, li trankviliĝas – sed sekvas nova frazo, renversanta ĉion antaŭan... Do ne atendu, ke mi nun ion diru pri la enhavo kaj intrigo. Alia novelo de Ewa Grochowska, "Eskapo", estas honore menciita – ĝi estas sufiĉe tradicia por nuna E-literaturo...

 

    Sekvas du teatraĵoj, "Tempo rabita" de Luiza Carol (3-a premio), pri Lidija Zamenhof, kaj "Veronia" de Nikolao Uzunov (honora mencio), pri vivo de unuaj kristanoj en epoko de Nerono. Ambaŭ tro sentimentalaj, kaj tro similaj al plifruaj drametoj de aliaj aŭtoroj. Nur tiuj du teatraĵoj partoprenis la konkurson, do la ĉefaj premioj restis ne aljuĝitaj, kaj ĝenerale, laŭ kelkfojaj asertoj de kompetentuloj (Paul Gubbins – iama artikolo en la revuo "Esperanto", Humphrey Tonkin – raportoj pri la konkursoj en 2009 kaj nun) nia tuta teatra ĝenro nun estas en priplorinda stato. Vere ja, "estas malfacile verki por neekzistanta aŭ nekunvokebla spektantaro; ni ne povas atendi fortan tradicion de dramverkado ĝis ni havos ankaŭ tradicion de dramprezentado, kaj tio ankoraŭ mankas"...

 

    Kontraste, la esea parto estas vere brila. Jorge Camacho pri hajkoj kaj Lena Karpunina pri vivo kaj verkoj de Jean Ribillard esploris tre funde, uzante plurajn fontojn, verkis interese kaj utile, kaj juste ricevis la ĉefan premion en tiu konkurs-branĉo – premion "Luigi Minnaja". La eseo de Dimitrije Janičić: "Cent jaroj de originala Esperanto-literaturo en Serbio" (3-a premio) eble estas iom tro specialtema, tro longa kaj pedanta (kun 60 piednotoj!), kaj samtempe tro pelmela kaj memlaŭda, do ne tiom interesos vastan publikon, sed ankaŭ ĝi valoras por seriozaj literaturŝatantoj, donas multajn informojn malfacile troveblajn.

 

    Finas la libron la raporto de Humphrey Tonkin, prezidanto de Belartaj Konkursoj kaj lia, komuna kun Michela Lipari, pensiga artikolo "Kion fari pri la Esperanto-literaturo?" El tiu artikolo, cetere, konkludeblas, ke ekde nun samtipaj libroformaj kolektoj de BK-premiitaj verkoj aperados ĉiujare.

 

(el Disvastigo)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio