Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pioniroj en la filma merkato de Ĉinio
2014-01-13

    Jenaj kvin punktoj estas gravaj fundamentoj en la nun alvenanta epoko de merkatizo por la ĉinaj filmoj: unue, novkreskintaj reĝisoroj pli kaj pli maturiĝas, novuloj senĉese aperas unu post alia, kaj ekde la okdekaj jaroj de la pasinta jarcento la reĝisoroj jam persiste elektas la ĉinstilan esprim-manieron en siaj filmoj kaj la ĉinaj filmistoj pli kaj pli multe zorgas la senton kaj penson de la ĉinaj spektantoj; due, dum la lastaj kelkdek jaroj ĉinaj dramaj altlernejoj instruis al siaj lernantoj profesiajn reĝisoradon, dram-adaptadon, aktoradon, scenej-aranĝadon, filmproduktadon kaj aliajn de Holivudo kaj film-industrioj de Eŭropo kaj Azio; trie, la ĉinaj spektantoj sin trovas ne nur en urboj grandaj sed ankaŭ en mezgrandaj kaj malgrandaj; kvare, reklamaj kompanioj ekcelas ĉinajn filmojn; kvine, televidiloj kaj interreto estas jam sufiĉe disvastiĝintaj en Ĉinio.

 

    Dum multjaraj lernado kaj praktikado, la filma industrio de Ĉinio komencas eniri en sistemon de kinejaj ĉenoj kun merkato kiel kerno. Sekvante la ŝanĝiĝon de amaskomunikiloj la ĉinaj filmoj, stabile starigante sistemon de kinejaj ĉenoj, samtempe alfrontas la tempon por surretaj filmoj. Sur tia fono, pioniroj de la filma merkato de Ĉinio, ekzemple la kompanioj Enlight Media, Wanda kaj Le Vision Pictures, antaŭenpuŝas la evoluadon de la filma industrio pere de multflankaj fortoj de filmkreado, investado, vendado kaj reklamado.

 

    La kompanio Enlight Media

 


 Wang Changtian, prezidanto de la kompanio Enlight Media 

 

    La ĉina kompanio Enlight Media stariĝis en la jaro 1998. Post dekjara kreskado ĝi fariĝis la plej granda privata entreprena grupo pri amaskomunikado kaj distraĵoj en Ĉinio, kaj famiĝis pro siaj televidaj programeroj, ekzemple Distroloko, Muzika Victabulo kaj aliaj. Ĝi samtempe estas unu el la plej grandaj ĉinaj kompanioj de kinejaj kaj televidaj filmoj.

 

    La kompanio opinias, ke filmoj estas "tuja konsumaĵo". Kiam ĝi etendis siajn manojn al la filmovendado, la merkato de filma kopiado estis transiranta al la cifereca epoko. Ĉirkaŭ la jaro 2010, ĝia unua filmo Pentrita Muro kun la kosto de 60 milionoj da juanoj investita de ĝi mem gajnis la enspezon de bileto-vendado je 170 milionoj da juanoj. Ĝi finkonstruis sian distribuan kanalon en 2011 kaj partoprenis en 2013 la kunlaboran produktadon kaj investadon de la filmoj Perdita en Tajlando; La Kuiristo, Aktoro kaj Stratulaĉo; Al Nia Juneco kaj Ĉinaj Partneroj, kiuj ĉiuj havigis al si fierindajn enspezojn.

 

    La kompanio dungas novdiplomiĝintojn el universitatoj de diversaj lokoj kaj trejnas ilin en Pekino. Post la trejnado ili revenas al siaj devenlokoj por tie labori por la kompanio, ĉar ili plej bone scias, kiu kinejo estas plej ofte vizitata de spektantoj, kiu komerca kvartalo havas la plej grandan nombron da klientoj, kiu entrepreno estas pli kunlaborema aŭ fama kaj kiu amaskomunikilo estas pli konata. Samtempe la kompanio tre atentas pri la kunlaboroj kun lokaj entreprenoj aŭ firmaoj de konataj komercaj markoj. Ekzemple, la laborantoj de la fuzhou-a filio de la kompanio gluis filmajn afiŝojn en la kukejo kiu havas la serv-regionon de la urbo Fuzhou kaj ĉirkaŭaj urbetoj. La spektantoj kiuj aĉetis la biletojn, povas ricevi rabaton de tiu ĉi kukejo.

 

    Nun la kompanio ĉiujare prezentas 12 filmojn en kinejoj, kaj pli ol duono el ili estas investita aŭ produktita de ĝi mem. Tamen la kerna laboro de la kompanio estas ankoraŭ filmvendado.

 

    La kompanio Wanda

 


Ye Ning, ĝenerala direktoro de la kompanio Wanda 

 

    La Internacia Kinokompanio Wanda establiĝis en 2005 kiel frukto de la film-industria reformado de Ĉinio. Ĝi apartenas al Wanda-Grupo kaj posedas la plej multajn film-ekranojn en Azio. En decembro de 2010 la kompanio estis honorita per la premio por "projekciisto de la jaro" donita de la 18-a Azi-Pacifika Film-Ekspozicio (Cine Asia). Estis la unua fojo por la filmkompanio de la ĉeftero de Ĉinio ricevi tiun internacian premion. La totala enspezo de ĝia bileto-vendado superis 1780 milionojn da juanoj farante ĝin la merkata ĉampiono de la jaro 2011. La kompanio sukcesis dank' al jenaj faktoroj: la koncepto por siaj entreprenado kaj servo "la valoroj de la filmspektado kaj la spertoj de la rigardantoj estu kerno de ĉio", kaj la administraj normoj kaj modeloj de skalo kaj de alta efikeco.

 

    En grandaj urboj, kie kolektiĝas potencialaj spektantoj, troveblas kinejoj de la kompanio. Tio montras la grandan altirpovon de Wanda. La kompanio planas malfermi 200 kinejojn kun 2 mil film-ekranoj antaŭ 2015, kaj tiam ĝi okupos 20 procentojn de la tutlanda merkato kaj enviciĝos inter la pintaj filmkompanioj de la tuta mondo.

 

    En majo de 2012 la kompanio aĉetis AMC, la duan plej grandan ĉen-kinejon en Usono. Kvankam la ĉina kompanio estas la mastro de la usona, tamen praktikas en la administrado "du sistemojn en unu entrepreno", kaj Wanda multe lernas de AMC la manipulan mekanikon.

 


Marko de Wanda 

 

    Renkontiĝante kun la tempo kiam necesas konsideri la klientojn en kaj ekster interreto, la kompanio gravigas sian rolon en la antaŭenpuŝado de la filma merkato de Ĉinio per la disvolva rapideco de 30 kinejoj ĉiujare novkonstruitaj.

 

    La kompanio Le Vision Pictures

 


Zhang Zhao, prezidanto de la kompanio Le Vision Pictures 

 

    La kompanio Le Vision Pictures (Pekino) ekfunkciis en 2011. Ĝi estas unu el la plej kreivaj kaj komerc-valoraj kompanioj en la ĉina filma industrio. La kompanio sin rigardas kiel la "filman kompanion en interreta epoko", kaj projekciante elstarajn filmojn ĝi celas kreskigi filmmerkatan sistemon sur la fono de interreta utiligo por provizi tutflankan servadon kun valoraldoneco al la spektantoj en kaj ekster interreto. Nun ĝi okupas nur la kvaran lokon inter la kvin grandaj privataj filmokompanioj, sed ĝia vigleco kaj perspektivo jam superis la aliajn kvar.

 

    La kompanio havas la plej fortan surteran sistemon de filmvendado en la tuta lando, kiu kovras 60 urbojn kaj 800 kinejojn. Ĝi ankaŭ aktive provas starigi novajn strategiajn modelojn por kunlaboroj inter Ĉinio kaj Usono en la kampo de la filma industrio. La kompanio celas fariĝi pinta entrepreno en la kunlaborado de ĉina kaj usona filmindustrioj per la manieroj de komuna entreprenado, kuna esplorado, merkatservado de la ĉina flanko kaj tiel plu.

 

    La kompanio ageme sin dediĉas al la filmproduktado investante en filmoj ŝatataj de la spektantoj. Ĝi kunlaboris kun Zhang Yimou, fama ĉina reĝisoro, por ke li prenu la taskon kiel la art-intendanto de la kompanio. Samtempe ĝi esperas disvastigi la influon de sia reta filmspekta platformo por la transmaraj merkatoj, kaj fine angligi kaj internaciigi la ĉinajn filmojn.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio