Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping, ŝtata prezidanto de Ĉinio (I)
2013-04-17


Xi Jinping, kiu revenis al Pekino por viziti siajn gepatrojn en 1972 
 

Xi Jinping (la 2-a de maldekstre) kaj liaj kolegoj en la kamparo de Shaanxi en 1973 
 

Xi Jinping (maldekstre de la unua vico) aŭskultas opiniojn de ordinaraj popolanoj kiel sekretario de la kompartia komitato de Zhengding-gubernio de Hebei-provinco en 1983 
 

Xi Jinping en la kamparo en 1988

 

    La 15-an de novembro 2012 Xi Jinping estis elektita kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato (CK) de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) en la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ. En la 14-a de marto 2013 li elektiĝis kiel prezidanto de la Ĉina Popola Respubliko (ĈPR) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono de ĈPR. 59-jara Xi Jinping fariĝis la plej supera gvidanto partia kaj ŝtata de Ĉinio.

 

    Post trigeneraciaj centraj gvidantaroj respektive kun Mao Zedong, Deng Xiaoping kaj Jiang Zemin kiel kerno kaj tiun de la gvidantaro de CK de KPĈ kun Hu Jintao kiel ĝenerala sekretario, 91-jara KPĈ ekhavis sian novan direktanton.

 

    En la decida periodo de Ĉinio por ĉiuflanke konstrui bonhavan socion, Xi Jinping suriris la centran lokon de la politika scenejo de Ĉinio kaj prenis stafetbastonon de la historio. Kiel gvidanto de la dua plej granda ekonomio en la mondo ankaŭ li ekstaris ĉe fronta pozicio de la monda scenejo.

 

    En la aĝo de 22 jaroj Xi Jinping faris decidon "fari praktikajn aferojn por la popolanoj"

 

    "Sopiro de popolanoj al bela vivo estas la celo de nia batalado." En la unua publika parolado post la enposteniĝo kiel ĝenerala sekretario de CK de KPĈ Xi Jinping klare deklaris sian firman decidon pri regado por la popolanoj kun KPĈ sub sia gvido. Enteni la popolanojn en la koro, ĉiam pensi la popolanojn en la menso, paroli por la popolanoj kaj batali por la popolanoj – tiu sento de Xi Jinping pri la popolanoj originas de lia specifa vivsperto plena je malfacilaĵoj.

 

    En sia infaneco, ekde la jaro 1962 Xi Jinping suferis diskriminacion kompromitite de la falsa akuzo kontraŭ sia patro Xi Zhongxun, iama altranga politikisto de Ĉinio. Dum la Granda Kultura Revolucio de Ĉinio (1966-1976) li estis kritikita en publikaj kunvenoj, suferis malsaton, vagadis kaj eĉ perdis liberecon. Komence de 1969 malpli-ol-16-jara Xi Jinping petis, ke oni sendu lin al la vilaĝo Liangjiahe en la norda parto de Shaanxi-provinco por vivi kaj labori tie. Loĝante en kavernodomo li ne povis ne uzi insekticidon sub mato de kang-o (hejtebla briklito) por mortigi pulojn. Li faris diversajn laborojn pri terkulturado, transportado de karbo, konstruado de digoj kaj portado de fekaĵoj... En la okuloj de lokaj kamparanoj Xi Jinping estis bona junulo laborema kaj kapabla elteni malfacilaĵojn. Dank' al siaj laboremo, klereco kaj prezento de bonaj proponoj li iom post iom ricevis fidon de lokanoj.

 

    Kvankam la vivo en norda Shaanxi estis tre malfacila, tie Xi Jinping hardiĝis, kreskis kaj komencis elmontri sian talenton. Por grandigi kultureblajn kampojn li kondukis vilaĝanojn konstrui baraĵojn ĉe ŝlimejoj, profitante de la vintra sezono kun malmulte da agrikulturaj laboroj. Li fondis fergisejon por produkti agrokulturilojn, kiuj ne nur plenumis bezonon de vilaĝanoj en kulturado, sed ankaŭ estis venditaj al najbaraj vilaĝoj por plimultigi kolektivan enspezon. Leginte en ĵurnalo raporton pri la uzado de metano en Sichuan-provinco, li iris tien por lerni ĝin. Reveninte li kondukis vilaĝanojn konstrui la unuan metanujon en la norda parto de Shaanxi-provinco kaj lia vilaĝo fariĝis la unua vilaĝo uzanta metanon en la provinco. Tio solvis malfacilaĵojn de la vilaĝanoj en kuirado de manĝaĵoj kaj lumigado. Kiel avangarda junulo, Xi Jinping rekompence ricevis motorciklon kun kromĉaro kiel premion. Tiam motorciklo estis malofta objekto, tamen li ŝanĝis ĝin kontraŭ mantraktoro, farunmuela maŝino, ventummaŝino, akvopumpilo kaj aliaj agrokulturiloj por uzado de vilaĝanoj.

 

    Kvankam li ne povis daŭrigi sian lernadon en lernejo, li ĉiam havis sopiron pri scioj kaj persistis en memlernado. Kiam li venis al la kamparo li kunportis kartonon da libroj. Tage li legis librojn dum la laborpaŭzoj aŭ dum la paŝtado de ŝafoj, kaj vespere li daŭrigis la legadon sub kerosena lampo ĝis noktomezo. En memoroj de la vilaĝanoj Xi Jinping ofte eĉ dum la manĝado legis libron "dikan kiel briko".

 

    En la jaro 1975 Xi Jinping estis rekomendita studi en la Universitato Qinghua. Kiam li forveturis de la vilaĝo, la vilaĝanoj laŭvice adiaŭis lin kaj multaj el ili ploris. Nemalmultaj sekvis lin longan distancon, ne dezirante disiĝi de li. Por esprimi la laŭdon al Xi la vilaĝanoj donacis al li enkadrigitan kaligrafaĵon kun la vortoj "bona sekretario de malriĉaj, malsuperaj kaj mezaj kamparanoj".

 

    Post forlaso de la vilaĝo en norda Shaanxi, Xi Jinping tamen ĉiam zorgis pri tieaj vilaĝanoj. Dank' al lia helpo la vilaĝo Liangjiahe komencis ricevi elektron, ekhavis ponton kaj oni rekonstruis tie elementan lernejon. Servante kiel sekretario de la kompartia komitato de la urbo Fuzhou, li foje revenis al la vilaĝo por vidi vilaĝanojn. Li donis al malriĉaj maljunuloj monon kaj donacis al geknaboj librosakojn, skribilojn kaj vekhorloĝojn. Laborante kiel estro de Fujian-provinco li venigis al la provinco kamparanon suferantan pro serioza malsano en tiu vilaĝo kaj lin kuracigis per sia propra mono.

 

    Dum 7-jara vivado kaj laborado kun la vilaĝanoj Xi Jinping ne nur havis profundan amikecon kun ili, sed ankaŭ bone sciis, kio estas la kamparo de Ĉinio, kio estas ĝojo kaj malĝojo de ordinaraj ĉinoj kaj kia estas la fundamenta stato de Ĉinio. Liaj profundaj sentoj al popolanoj kaj amo al la tero sub liaj piedoj jam profunde kunfandiĝis kun lia viv-celo.

 

    Li malkaŝe diris, ke dum lia vivo la plej granda helpo, kiun li ricevis, venis el "revoluciuloj de la antaŭa generacio kaj vilaĝanoj en norda Shaanxi". Venante al norda Shaanxi en la aĝo de malpli ol 16 jaroj li iam estis perpleksa kaj hezitema. Forirante de la sama loko li jam havis firman celon – "fari praktikajn aferojn por la popolanoj".

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio