Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Peng Liyuan, la unua sinjorino de Ĉinio
2013-04-07

 
Peng Liyuan en uniformo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo
 


Olepentraĵo "Juna kantistino" pentrita de la ĉina fama pentristo Jin Shangyi en la jaro 1984, kies prototipo estas Peng Liyuan

 

Peng Liyuan kaj ŝia edzo en la jaro 1987 sur la insulo Dongshan de la provinco Fujian 

 


Peng Liyuan kaj ŝia edzo en la jaro 1989 
 

La 3-an de junio, 2011, Margaret Chan, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano, donis diplomon de "ambasadorino pri prevento kaj kuraco de tuberkulozo kaj Aidoso" al Peng Liyuan (la dua de maldekstre) en Ĝenevo, Svislando. 
 

Decembre en 2012, Peng Liyuan en la aktivado por propagandi televidan filmon Ĉiam Kune 
 

En majo de 2012, Peng Liyuan kaj Bill Gates en aktivado de fumad-regado 
 

Peng Liyuan prezentis en la aktivado "Ni invitas ĉiujn el la mondo" okazigita unu jaron antaŭ la Pekinaj Olimpikoj en la 8-a de aŭgusto, 2007. 

 

    Peng Liyuan, edzino de la ĉina prezidanto Xi Jinping, fariĝis paroltemo en kaj ekster Ĉinio pro sia vizito al Rusio kaj Afriko, sekvante sian edzon kiel la unua sinjorino de Ĉinio.

 

    Malsame ol en multaj aliaj landoj, en Ĉinio la nocio pri la "unua sinjorino" ne estis akcentata pro politika tradicio kaj historia kaŭzo en la pasintaj jaroj. Sed en la nova epoko, post kiam la popolanoj pli kaj pli multe informiĝis pri alilandaj "unuaj sinjorinoj" per diversaj komunikiloj, ĉinoj nature ekhavas esperon pri la "unua sinjorino" de sia lando. La historio jam sufiĉe pruvis, ke kiam iu lando havas sian respektindan kaj amindan "unuan sinjorinon", ŝi profitigas multe la ŝtaton en kaj ekster la lando.

 

    Peng Liyuan estas fama kantistino en Ĉinio, la unua magistrino de la ĉina nacia voĉmuziko kaj unu el la fondintoj de la ĉina nacia voĉmuzika skolo.

 

    Ŝi naskiĝis en simpla familio en la provinco Shandong. En la jaro 1980, 18-jara Peng Liyuan estis sendita de sia provinco al Pekino por partopreni en la tutlanda prezentado, kaj mirigis la muzikan rondon per sia kanto "Yimeng-montaro, Mia Hejmloko". Ŝi multfoje partoprenis en ŝtataj voĉmuzikaj konkursoj kaj ĉefrolis en pluraj grandaj naciaj operoj kaj gajnis multajn tre gravajn premiojn kaj honorojn. Ŝi estas konata kiel unu el la plej bonaj sopranuloj de Ĉinio. Pro sia eminenta kantado kaj sana kaj bela figuro ŝi estas ege ŝatata de ĉinaj popolanoj.

 

    Peng Liyuan diris: "Nia popolo min nutris. Mi povas danki ilin nur per mia prezentado al ili." En la pasintaj pli ol 30 jaroj, ŝi faris prezentadojn en malriĉaj montregionoj, landlimaj gardistejoj, petrolkampoj, minejoj, dezertoj, altebenaĵoj... Oni vidis ŝian figuron ankaŭ en danĝeraj lokoj de batalo kontraŭ tertremo, superakvo kaj Sarso.

 

    Por diskonigi eksterlande la ĉinan nacian voĉmuzikon kaj operon, ŝi la unua okazigis personan koncerton en Singapuro kaj prezentis en pli ol 50 landoj kaj regionoj. Antaŭ kelkaj jaroj, la granda ĉina opero "Mulan" ĉefrolita de Peng Liyuan, sursceniĝis en Lincoln-Centro en la urbo Nov-Jorko de Usono kaj Viena Operejo de Aŭstrio, kaj gajnis premiojn de "Plej Elstara Artisto" kaj "Eminenta Kontribuo al la Arto", respektive donitajn de la Komitato de la usona Lincon-Centro kaj la Teatra Komitato de Aŭstria Federacio kaj la Viena Operejo.

 

    En la lastaj jaroj, Peng Liyuan iom post iom sin turnis al la arta edukado por kulturi junajn artistojn kaj direkti en arta kreado, kaj ankaŭ sin dediĉis al bonstatigaj aferoj. Ŝi estas invitita de la Monda Organizo pri Sano por esti ambasadorino por kontraŭ-tuberkulozaj kaj kontraŭ-Aidosaj aferoj, kaj ĉinaj propagandantino de Aidos-preventado, ambasadorino de fumad-regado kaj "amkora ambasadorino por morgaŭo" pri preventado kontraŭ adoleskanta krimado. Antaŭ nelonge ŝi ĉeestis al la aktivado "Monda Aidosa Tago 2012" okazinta en Pekino, kaj la infanoj suferantaj de aidoso intime vokis ŝin "Panjo Peng".

 

    En la jaro 1986, 24-jara Peng Liyuan kaj Xi Jinping ekamiĝis unu al la alia kaj geedziĝis dank’al propono de svatanto. Post la geedziĝo, ili ne povis ĉiam resti kune pro siaj respektivaj laboroj, sed ili komprenis, apogis kaj zorgis unu la alian. Peng Liyuan laboras en la Kant-danca Trupo sub la Ĉina Popola Liberiga Armeo de longa tempo. Ŝi, kiel armea kantistino, ofte havis taskojn fari prezentadon aliloke. Ŝi devis veturi al multaj malfacilaj lokoj, kaj la prezentado foje daŭris du aŭ tri monatojn tie. Dum forestado de la edzino, Xi Jinping ege zorgis ŝin kaj preskaŭ ĉiuvespere telefonis al ŝi. Jarfine Peng Liyuan ofte partoprenis en la Amuzvespero por la Printempa Festo okazigita de la Ĉina Centra Televida Stacio (ĈCTV), kaj tiam, se Xi Jinping revenis al Pekino, li certe faris ĝiaŭziojn rigardante la televidan elsendon pri la vespero por atendi sian edzinon. Peng Liyuan diris, ke ŝia edzo estas "kompetenta edzo" kaj "kompetenta patro". Se ŝi havas liberan tempon, ŝi certe preparis bongustaĵojn por li.

 

    En la okuloj de Peng Liyuan, la edzo estas elstara viro kaj ankaŭ simpla homo. Li preferas simplajn manĝaĵojn de la provincoj Shaanxi kaj Shandong, eĉ iom drinkas dum renkontiĝo kun siaj amikoj. Li amas naĝadon kaj montgrimpadon, ŝatas rigardi programerojn pri la konkursoj de basktebalo, futbalo kaj boksado, foje li rigardis sportajn televidajn programerojn en profunda nokto.

 

    Ili havas filinon nomatan Xi Mingze. "Estu homo honesta, kaj utila al la socio" estas ilia espero al sia filino kaj ankaŭ devizo de ilia familio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio