Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La unua gazetara konferenco de la ĉina nove elektita ĉefministro Li Keqiang
2013-03-28


Li Keqiang eniras en la konferencejon. 

 

    Antaŭtagmeze de la 17-a de marto en la ora halo sur la tria etaĝo de la Popola Halo en Pekino Li Keqiang unuafoje kiel ĉina ĉefministro okazigis gazetaran konferencon, kiu daŭris unu horon kaj kvindek minutojn. En la konferenco Li Keqiang per simplaj vortoj afable respondis demandojn de raportistoj. Li malkaŝis sian politikan konvinkon, kiu helpis lin trairi la tutan vivvojon de klera junulo laboranta en la kamparo al la ĉefministro de Ĉinio: elekti la ĝustan vojon, preni la popolanojn kiel startpunkton de laboro, kaj profitigi la popolanojn.

 


La konferencejo simple ornamita
 

 

    En la komenco Li Keqiang diris: "Ni estos lojalaj al la konstitucio, al la popolo, kaj formos nian politikon surbaze de la deziroj de la popolanoj, prenos kiel nian sanktan mision la realigon de atendoj de la popolanoj por la estonteco, respektos la leĝojn kaj la popolon, kuraĝe prenos sur ni mem respondecon, feliĉigos la popolanojn kaj konstruos landon potencan kaj prosperan."

 


Raportistoj levas la manon por ricevi ŝancon elmeti demandojn.
 

 

    Post la enkonduka parolado Li Keqiang respondis demandojn de raportistoj ĉinaj kaj eksterlandaj. La demandoj tuŝis tri temojn: unue, ĉefaj administraj celoj de la registaro; due, diplomatiaj rilatoj; trie, komuna disvolviĝo de la ĉeftero, Hongkongo, Makao kaj Taiwan.

 

    Tri taskoj de la administrado de la registaro

 


Li Keqiang respondas demandojn.
 

 

    Raportisto de la Popola Tagĵurnalo elmetis demandon pri la celoj de la registara adiministrado. Li Keqiang respondis, ke la nova gvidantaro havas tri gravajn taskojn: unue, konstante disvolvi la ekonomion; due, konstante plibonigi la popolan vivon; trie, akceli la socian justecon. Pri la popola vivo li substrekis, ke gravas garantii la fundamentan vivon al la popolanoj kaj ke oni formu soci-asekuran reton por la bono de la popolanoj, inkluzive de edukado, kuracado, asekuro pri maljuniĝo, loĝado k.a. Li Keqiang opiniis, ke la realigo de la tri taskoj dependos de tri garantioj: nome konstrui registaron kreivan, konstrui registaron senkoruptan kaj konstrui registaron laŭleĝe regantan.

 


Demandas raportisto de la ĵurnalo Lianhe-Zaobao de Singapuro.
 

 

    Raportisto el la ĵurnalo Lianhe-Zaobao de Singapuro elmetis demandon pri la struktura reformado de la registaro kaj la transformiĝo de la funkcioj de la registaro. La ĉefministro respondis, ke se la struktura reformado de la registaro estas ĝia pliboniga aranĝo de la internaj potencoj, do la transformiĝo de la registaraj funkcioj signifas reordigadon de la rilatoj inter la registaro, merkato kaj socio. Se la merkato kapablas solvi problemon, lasu ĝin al la merkato. Se la socio povas plenmui taskon, donu ĝin al la socio. La registaro okupiĝu pri aferoj, kiujn nur ĝi devas pritrakti. La registaro decidis redukti pli ol trionon da taskoj, kiuj estu ekzamanataj kaj sankciataj de diversaj departamentoj sub la Ŝtata Konsilandaro de Ĉinio. 

 


Raportisto de la Ĉina Centra Televido
 

 

    Raportisto el la Centra Brodkasta Radio demandis pri la batalado kontraŭ koruptado. Pri tio Li respondis, ke la registaro devas starigi kaj plibonigi sistemojn pri batalado kontraŭ koruptado kaj laŭleĝa punado de krimuloj. Oni devas igi la potencon funkcii publike kaj travideble por ke la popolanoj povu kontroli ĝian funkciadon sufiĉe kaj efike. La popolanoj vivu pli bone kaj la registaro funkciu pli ŝpareme. La registaro difinis por si tri regulojn: unue, ne konstrui novajn registarajn oficejojn; due redukti la nombron de la oficistoj vivtenataj de la registara financo; trie, redukti elspezon por gastoakceptadoj, oficvizitoj al eksterlando kaj aĉetado de aŭtoj. 

 

    Raportisto de la Novaĵ-Agentejo Xinhua demandis kiel antaŭenpuŝi la novtipan urbanizon. Pri tio Li Keqiang diris, ke la novtipa urbanizo estas kompleksa kaj sistema inĝenierado. Ĝi povos alporti al la ekonomio kaj la socio profundan ŝanĝiĝon kaj bezonos respondajn reformojn en diversaj kampoj. Dum plenumado de la novtipa urbanizo oni renkontos problemojn en diversaj kampoj: ekzemple la registaro devos malkonstrui 10 milionojn aŭ pli da kabanoj en urboj.

 


Raportisto de la ĵurnalo Le Figaro
 

 

    Raportisto de la franca ĵurnalo Le Figaro demandis pri la bridado de polucio kaj la sekureco de manĝaĵoj. Pri tio Li Keqiang diris, ke oni devas ŝanĝi krudan manieron de disvolviĝo, antaŭenigi kreivajn ideojn por disvolviĝo kaj akceli "sciencan disvolviĝon". Oni devas levi la disvolviĝon de la ĉina ekonomio al nova etapo kaj tio inkluzivas, ke la popolanoj havu puran aeron, sekurajn akvon kaj manĝaĵojn. La registaro devas severe ekzameni kaj trakti malbonkvalitajn manĝaĵojn kaj devigi al kontraŭleĝaj produktantoj multe pagi por tio. La registaro estas firmdecida doni al krimuloj seriozan punadon, kaj plifortigi la kontroladon al la specialaj kampoj. Tiuflanke la registaro rigore plenumos leĝojn kaj submetiĝos al la kontrolado de la publiko. 

 

    Rilatoj inter Ĉinio, Usono kaj Rusio

 


Li Keqiang en respondado
 

 

    Raportisto el la Asociigita Novaĵ-Agentejo de Usono demandis pri la influo al la Azi-Pacifika Regiono alportita de la starigo de la novtipaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kiel du gravaj potencoj. Pri tio Li Keqiang diris, ke la rilatoj inter la du landoj estas rilatoj inter la plej granda disvolviĝanta lando kaj la plej granda disvolviĝinta lando en la mondo. La nova gvidantaro de Ĉinio alte taksas la rilatojn inter la du landoj kiel antaŭe, kaj la ĉina registaro volonte konstruos la novtipajn rilatojn kun la usona registaro gvidata de prezidanto Obama. La komerca sumo inter la du landoj en la pasinta jaro atingis 500 miliardojn da usonaj dolaroj. Ĉinio daŭre akcelos ambaŭflankan kunlaboron kaj reciprokajn interesojn. La Azi-Pacifika Regiono estas areo, kie koncentriĝas diversaj interesoj kaj de Ĉinio kaj de Usono. La du landoj respektive esprimis sian deziron pri teno de solidareco kaj akcelo de la prospero de la regiono. La ĉefministro esperis, ke Usono konservos la akordon de agoj kaj paroloj, kaj ekagados de la regiono Azi-Pacifiko por konstrui novtipajn rilatojn kun Ĉinio. Tio utilos al la paca disvolviĝo de la regiono kaj de la mondo. 

 

    Al la demando de raportisto de la rusa Novaĵ-Agentejo RIA Novosti kiel antaŭenpuŝi la rilatojn inter Ĉinio kaj Rusio, Li Keqiang diris, ke Ĉinio kaj Rusio reciproke estas la plej grandaj najbaroj, devas antaŭenpuŝi inter si aplikeblajn kunlaborojn, kaj fortigi la komunikadon kaj kunordigadon en la regionaj kaj internaciaj aferoj. Tio ne nur estos utila al la plifortigado de la duflankaj rilatoj, sed ankaŭ al la protektado kaj tenado de la regiona kaj monda paco.

 


Post la finiĝo de la gazetara konferenco Li Keqiang eliras el la konferencejo.
 

 

    Pri la demando, ĉu la ĉina ekonomio konstante disvolviĝos kaj ĉu Ĉinio fariĝos hegemonia potenco post sia disvolviĝo, Li Keqiang diris, ke Ĉinio havas kondiĉojn teni la sanan disvolviĝon de ekonomio, kaj ke la lando ne ĉasos hegemonion. Ĉinio lernis el sia moderna historio, kaj sekvos la principon: "Ne trudu al aliaj tion, kion vi ne deziras ". Ĉinio daŭrigos sian pacan disvolvan vojon kaj samtempe gardos sian suverenecon. Ĉinio volonte prenas sur sin internaciajn devojn konforme al sia statuso kiel disvolviĝanta lando kaj kune kun aliaj landoj strebos por konservi pacon kaj prosperon de la tuta terglobo en la 21-a jarcento. 

 

    Kuna disvolviĝo de la ĉeftero, Taiwan, Hongkongo kaj Makao

 

    Raportisto de la Unuiĝinta Tagĵurnalo de Taiwan demandis, kiel la nova registaro antaŭenpuŝos la disvolviĝon de la rilatoj inter la ĉeftero kaj Taiwan. La ĉefministro diris, ke dum la akcelado de la disvolviĝo de la ĉeftero necesas pli multe konsideri pri la bonfarto kaj interesoj de la samlandanoj en Taiwan.

 

    Raportisto de la hongkonga Televido Fenikso demandis pri la politiko de la nova registaro pri Hongkongo kaj Makao. Li Keqiang diris, ke "unu lando kun du sistemoj" donas al Hongkongo kaj Makao viglecon, kaj ke la centra registaro strebos por pligrandigi feliĉon de la popoloj en Hongkongo kaj Makao kaj teni la longtempan prosperon de la du regionoj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang k Chen Ji

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio