Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Por batali kontraŭ koruptado necesas sistema garantio
2013-03-27

de DU XIAO

 


Xi Jinping faras paroladon en la kunveno pri la laboro kontraŭ koruptado. 

 

    Parolante antaŭ nelonge pri la laboro kontraŭ koruptado, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris: "Oni devas rigore regi la partion kaj neniel malstreĉi punadon. Oni devas persiste bati kaj 'tigrojn' kaj 'muŝojn', kaj severe puni gvidajn kadrojn malobservantajn disciplinojn kaj leĝojn, kaj ĝustigi malsanecajn sociajn tendencojn kaj solvi la problemon de koruptado ĉe la popolamasoj."

 

    Post apero de la esprimoj 'tigroj' kaj 'muŝoj' aludantaj pri koruptaj kadroj, ili tuj kaŭzis ardajn diskutojn en la socio. La rubriko "Vidpunkto" de la ĉina ĵurnalo Jura Tagĵurnalo kaj la populara retejo Sohu kune aranĝis retan enketadon pri tio. Ĝis nun pli ol 8 mil personoj donis sian respondon.

 

    Estas aprobite bati kaj "tigrojn" kaj "muŝojn"

 

    La unua demando kiun oni starigis estis jena: kian pozitivan signifon havas la batado al 'tigroj' kaj 'muŝoj' ? 49.2 procentoj de la respondintoj opinias, ke la batado al 'tigroj' kaj 'muŝoj' povas krei atmosferon preman al koruptaj fenomenoj. 36.6 procentoj opinias, ke tio povas garantii efektivan plenumadon de la laboroj kontraŭ koruptado. 14.2 procentoj opinias, ke tio povas evitigi neglekton kaj preterlason de koruptaj fenomenoj.

 

    Li Chengyan, profesoro de la Instituto pri Registara Administrado de la Pekina Universitato, diris: "Xi Jinping multfoje montris siajn klaran starpunkton kaj sintenon pri batalo kontraŭ ĉiu ajn koruptado, kaj li samtempe donis al la popolo kaj diversnivelaj registaroj de Ĉinio signalon, ke la batalado kontraŭ malversacio kaj koruptado estos grava laboro en estonteco, kaj oni batos ne nur 'tigrojn', sed ankaŭ 'muŝojn'. Tio estas unu el la ĉefaj taskoj de la registaro post la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio."

 

    Iuj opinias, ke "tigroj" estas ligitaj kun "muŝoj". Iu enketito diris: "Koruptado komenciĝas de malgrandaj aferoj." Lin Zhe, profesoro de la Partia Lernejo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris: "Antaŭe estis diraĵo, ke 'tigroj' faras raportojn, 'vulpoj' ilin aŭskultas, kaj nur 'muŝoj' kaj 'moskitoj' estas arestitaj. Tio figure klarigas, ke la antaŭa batalado kontraŭ koruptado ne vere tuŝis altrangajn kadrojn, sed nur malaltrangajn. Koruptado de malaltrangaj kadroj damaĝas la popolan vivon, kaj tiu de altranguloj damaĝas la reputacion de la partio. Tial Xi Jinping diris en sia parolo, ke oni devas bati kaj 'tigrojn' kaj 'muŝojn'".

 

    90 procentoj de la respondintoj opinias, ke ankaŭ koruptado ĉe la popolamadoj havas grandan malutilon.

 

    Emfazante la neceson bati kaj "tigrojn" kaj "muŝojn", Xi Jinping ankaŭ akcentis, ke ni devas praktike ĝustigi malsanecajn sociajn tendencojn kaj solvi la problemon de koruptado ĉe popolamasoj".

 


Li Chengyan
 

 

    "La plej granda malutilo de koruptado eĉ la popolamasoj kuŝas en tio, ke tia koruptado rezultigas damaĝon al la prestiĝo de la registaro, malfidon de popolanoj al la registaro, perdon de ĝia laŭleĝeco kaj ŝanceliĝon de la fundamento de la regado fare de la reganta partio kaj tiun de la registaro," diris Li Chengyan.

 

    Iu respondinto diris, ke ja ekzistas nemalmultaj koruptaj fenomenoj ĉe la popolamasoj. Ekzemple dum la Printempa Festo, ĉina novjaro laŭ la luna kalendaro, iuj organizoj invitis estrojn de aliaj organizoj al manĝo kaj donacis al ili 'ruĝpaperan koverton' entenantan monon. Ankaŭ aliaj organizoj faris la samon. La rezulto estas, ke la monsumo elspezita de tiuj organizoj iris rekte en la poŝon de iliaj estroj.

 

    Multaj koruptaj kazoj okazintaj en bazaj unuoj montras, ke tiuj "malgrandaj kazoj" kaŭzis grandan malutilon.

 

    "Ili estis nur malaltrangaj kadroj. Tamen iliaj malversacio kaj koruptado alportis nemalgrandajn malutilojn al popolanoj." Lin Zhe diris, ke iuj koruptantoj, kiuj havis malgrandan potencon kaj malaltan pozicion, kelkdek- aŭ eĉ centfoje malversaciis per sia malgranda potenco.

 

    Estas necese havi sisteman garantion

 

    Kiel bati "tigrojn" kaj "muŝojn", pri tio multaj homoj prezentis siajn opiniojn.

 

    Al la demando, ĉu oni devas preni malsaman taktikon en la batado al "tigroj" kaj "muŝoj", 19.8 procentoj de la respondintoj opinias, ke devas esti malsama taktiko, ĉar "tigroj" kaj "muŝoj" malsamas unu de la alia; 75.94 procentoj opinias, ke ne devas esti distingo, ĉar kaj "tigroj" kaj "muŝoj" apartenas al la kategorio de unu sama koruptado; 4.26 procentoj opinias, ke oni devas juĝi laŭ konkreta kazo.

 

    Li Chengyan opinias, ke bati "tigrojn" kaj "muŝojn" devas havi distingon en taktikoj, ĉar "tigroj" havas pli grandan detruon ol "muŝoj". "Muŝoj" havas relative malgrandan potencon, ili plejparte estas en lokaj registaraj organizoj kaj ilia korupta grado ne estas tiel serioza. Tamen la batalado kontraŭ ili ofte estas malfacila pro granda nombro de tiaj kadroj. Pro tio oni devas ellabori taktikon por la batalado kontraŭ "muŝoj" laŭ paŝoj kaj ordoj por garantii glatan disvolviĝon de la laboro kontraŭ koruptado.

 

    Krome al la demando, kiujn rimedojn oni devas preni por garantii la bataladon kontraŭ koruptado, 34.47 procentoj de la respondintoj opinias, ke oni devas "havi perfektan sisteman garantion"; 16.41 procentoj opinias, ke oni devas "pretigi glatan vojon por denunco", kaj 49.12 procentoj opinias, ke oni devas "starigi superrigardan kaj respondecan sistemon pri esplorado kaj traktado de la koruptaj kazoj".

 

    Iu respondinto proponis, ke oni povas mobilizi popolanojn por formi en la tuta lando atmosferon kune batali kontraŭ koruptado.

 


Karikaturo "Bati kaj 'tigrojn' kaj 'muŝojn'"
 

 

    Li Chengyan opinias, ke la batalado kontraŭ koruptado ne estas plenumebla per iu simpla rimedo, sed postulas kunlaboron de diversaj flankoj: unue oni devas kiel eble plej rapide ellabori rilatajn leĝojn kaj establi sisteman garantion por regula raportado de specifaj homgrupoj pri iliaj posedaĵoj kaj enspezoj. Tio ne nur povas garantii la rajton de popolanoj pri sciado, sed ankaŭ povas superrigardi koruptadon kaj eviti ĝin kaj starigi bonan figuron de la registaro kaj tiun de ŝtatoficistoj; due, la Disciplin-kontrola Komisiono de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj aliaj rilataj departementoj devas iom post iom ellabori rilatajn dokumentojn por antaŭenpuŝi politikan regadon surbaze de leĝoj kaj efektivigi superrigardon pri posedaĵoj de la ŝtataj oficistoj centraj kaj lokaj; fine oni devas kapti tipajn koruptajn kazojn por starigi fidon de la popolanoj. La batalado kontraŭ koruptado ne povas esti nura parolado, sed ĝi devas disvolviĝi sub atento kaj subteno de la popolanoj. Tiel oni povos garantii la efikan batalon kontraŭ koruptado.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio