Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
"Bela Ĉinio": ni komencu per mediprotektado (III)
2013-03-26

 

de Raportgrupo pri medio kaj klimato de la Ĉina Internacia Eldona Grupo

 

    Fruktojn donas la praktikado

 


La blanka libro Politikoj kaj Agadoj de Ĉinio por Trakti Klimatajn Ŝanĝiĝojn (2011) publikigita de la gazetara oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio 

 

    La ĉina registaro prenis plurajn rimedojn por intensigi sian mediprotektadon, bridi medipoluadon, aktive partopreni en la internacia kunlaboro en mediprotektado, kaj senĉese antaŭenpuŝi sian agadon en tiu ĉi kampo.

 


Pan Biling, membro de ĈPPIK kaj vicdirektoro de la mediprotekta departemento de la provinco Hunan (Foto de Duan Wei)
 

 

    Mediprotektado en la kamparo: Por s-ro Pan Biling, membro de ĈPPIK kaj vicdirektoro de la mediprotekta departemento de la provinco Hunan, unu el liaj plej gravaj laboroj estas popularigo de scioj pri mediprotektado inter kamparanoj. Li gvidis siajn subulojn al iuj vilaĝoj por disvastigi mediprotektadon per formo kaj materialoj ŝatataj de la kamparanoj, kaj tion faras ankaŭ en element- kaj mez-lernejoj en la kamparo. Krome, li gvidi kamparanojn kaj sociajn fortojn partopreni en la mediprotektado en la kamparo, profitante de la politikoj favoraj al la agrikulturo, kamparo kaj kamparanoj. La provinco Hunan, kie li vivas kaj laboras, investis entute 2.28 miliardojn da juanoj (ĉ. 6.3 juanoj egalas al unu usona dolaro) de la jaro 2010 ĝis la jaro 2012 por fari sintezan reguladon de la kampara medio en 1046 vilaĝoj de la provinco kaj profitigis 2.3 milionojn da homoj. La de li prezentitaj proponoj en la lastaj du jaroj ĉiuj rilatas al la mediprotektado en la kamparo. Lia propono prezentita en la jaro 2012 pri reguligo de poluado en la kamparo estis taksita kiel unu el la plej bonaj proponoj de ĈPPIK. 

 


Zhang Jiyao, membro de ĈPPIK kaj eksa direktoro de la oficejo de la konstrua komitato pri la projekto konduki akvon de la sudo al la nordo (Foto de Yu Jie)
 

 

    Konduki akvon de la sudo al la nordo: S-ro Zhang Jiyao, membro de ĈPPIK kaj eksa direktoro de la oficejo de la konstrua komitato pri la projekto konduki akvon de la sudo al la nordo, longtempe respondecas pri la laboro konduki akvon de la sudo al la nordo, kaj havas profundan komprenon pri la protektado de akvaj resursoj. Li diris: "La akvo-konduko de la sudo al la nordo estas kaj projekto de la konduko de akvo kaj projekto de la protektado de ekologio, kaj projekto de la sinteza akvo-utiligo kaj optimuma divido de akvaj resursoj." Nun, en la regionoj de akvo-konduko oni faras inundon riĉfonto pere de akvokonservejo kun alta digo por multe konservi akvon. Krome, laŭ longo de la akvokonduka kanalo je unu kilometro ne troviĝas industrio kaj estas barita ĉiu akvo poluita ambaŭborde por garantii la kvaliton de la tiea akvo. 

 


Wang Wenbiao, membro de ĈPPIK kaj prezidanto de la grupo Yili en la Interna Mongolio (Foto de CFP)
 

 

    Reguligo de sablo en la Interna Mongolio: S-ro Wang Wenbiao, membro de ĈPPIK kaj prezidanto de la grupo Yili, prezentis la fruktojn de lia kompanio en superrego de dezertigo. Li diris: "La grupo Yili en la Interna Mongolio investis pli ol 10 miliardojn da juanoj por fari la dezerton ekologia verdejo kaj disvolvi la dezertan ekonomion en la pasintaj 25 jaroj. Konsidere el la malneta enlanda produkto, multaj homoj opinias, ke tio ne indas, ĉar la tempo estas longa kaj la efiko -- malevidenta. Sed el vidpunkto de totala ekosistema produkto, verdigo de dezerto je pli ol 5 mil kvadrataj kilometroj ja unuapaŝe restaŭris la ekosistemon kaj iagrade bridis sabloŝtormon blovantan al Pekino. Tiu ĉi valoro estas ne kalkulebla." 

 

    La de ni intervjuitaj membroj de ĈPPIK unuanime opiniis, ke konstrui belan Ĉinion estas la regada koncepto de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ankaŭ la bela deziro de la tutlanda popolo de Ĉinio, kaj la celo por disvolvi sciencojn de la lando. Kondiĉe ke la tuta lando kune klopodas kun penado kaj laboras kun diligenteco, la revo de "bela Ĉinio" certe realiĝos baldaŭe.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio