Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Maltrankvilo pri urbanizo
2013-03-25

de DING XIANMING

 


Chen Xiwen en grupa diskuto 
 

Chen Xiwen ricevas intervjuon.
 

 

    Urbanizo estis unu el la plej varme pridiskutataj temoj en kaj ekster la du sesioj ĉi-jare. Chen Xiwen, komitatano de ĈPPIK kaj vicestro de la centra grupo pri kampara laboro, delonge esploras kamparajn laborojn. Li akcentis, ke urbanizo en la pasinteco akiris certajn atingojn, tamen dume akumuliĝis multe da solvendaj problemoj; en estonteco oni devas plibonigi la kvaliton de urbanizo, sed ne tro multe zorgi pri la proporcio de urbanizo.

 

    Post grupa diskuto tiu 63-jara esplorema oficisto konfesis, ke li estas maltrankvila pri tri demandoj de la nuna urbanizo:

 

    Unue, dum la urbanizo tro da agroj estis okupitaj, kio certe influas la sekurecon de greno-produkto, kaj koncernas ankaŭ agrokulturan produkton kaj daŭripovan urbanizon.

 

    Due, la kombinado de urbanizo kaj industriigo aldonis grandan premon al mediaj resursoj, poluis la teron, aeron kaj akvon, kaj eĉ influas sekurecon kaj kvaliton de aliaj ĉiutagaj necesaĵoj.

 

    Trie, dum la procezo de urbanizo ne sufiĉas atento al la pozicio de la homo kiel la ĉefa aganto. Kamparanoj amasiĝas en urboj, tamen ili ne povas fariĝi urbanoj, tial la homoj mem ne povas plenumi la urbanizon.

 

    En la lastaj kvin jaroj la proporcio de urbanizo kreskis de 45.9% al 52.6%, kaj tio inkluzivas la konstantan neregistritan loĝantaron. Tial la procento de la registrita loĝantaro estas malpli ol 35%.

 

    "Granda nombro da kamparanoj iris en urbojn kaj faris gravan kontribuon al la urba konstruado, tamen ili havas nur rajton labori en urboj, kaj oni ankoraŭ ne povas solvi iliajn problemojn, ekzemple pri loĝado en urboj, edukado de iliaj infanoj, socia asekuro, tial ili vere ne havas la rajtojn kiel urbanoj," diris Chen, "nun ne klaras, kiel ni povos solvi tiujn problemojn."

 

    Loĝado estas urĝe solvenda problemo. Enketo montras, ke en la jaro 2011 entute 52% da laboruloj migrintaj el la kamparo loĝis en amasloĝejoj liveritaj de la dungantoj, kaj 47% luis loĝejojn en urbaj slumoj aŭ kabanoj posedataj de kamparanoj ĉe urbo-rando. Nur 3% de la laborularo pagas por publika akumula loĝigo-fonduso.

 

    Restas longa vojo por havigi al elkamparaj laboruloj socian asekuron. Enketo montras, ke en la jaro 2011 nur 16.4% da elkamparaj laboruloj aliĝis al urba pensio-asekuro, 18.6% aliĝis al urba medicina asekuro, 27% al la asekuro kontraŭ akcidentoj, 9.4% al la asekuro kontraŭ senlaboreco, kaj la averaĝa aliĝo al la socia asekuro restis malpli ol 20%.

 

    "Estonta urbanizo signifas, ke pli da kamparanoj eniros en urbojn. Problemoj de tiuj kiuj jam laboras en urboj ankoraŭ ne solviĝas, kaj alveno de pli da homoj certe donos pli grandan premon," diris Chen. "Urbanizo estas por ke pli da kamparanoj fariĝu urbanoj. Dum urbanizo ni renkontos pli da problemoj, se oni ne turnos sian atenton al homoj mem, sed fiksos la rigardon nur al materialoj, kresko de malneta enlanda produkto, vastaj placoj kaj larĝaj vojoj ktp."

 

    Parolante pri urbanizo de homoj, oni ne povas eviti la temon pri reformo de loĝantaro-registra administrado. Chen opinias, ke mankas klara sistemo-dezajno en tiu ĉi flanko, kvankam la Ŝtata Konsilantaro publikigis dokumenton pri antaŭenigo de reformo de la koncerna administrado.

 

    "Kiam kelkcent milionoj da kamparanoj iros en urbojn, neniu povas aranĝi, ke ili tuj ricevu ĉiujn rajtojn kiel urbanoj. Tamen oni devas starigi sistemon, laŭ kiu oni povas scii, post kiom da tempo oni povos akiri loĝantecon. Bedaŭrinde mankas tia sistemo. Iuj magistratoj lanĉis kriteriojn de poento-akumuliĝo, diplomo kaj imposto, tamen tiuj malgrandaj detaloj ne povas solvi la tutan problemon. Ni postulas kompletan sistemon," diris Chen.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio