Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kielsolvi la problemon pri maljusteco de la enspeza distribuo
2013-03-21

de ZHAO XIAOXIA

 


Diskuta kunveno de ĈPPIK
 

Chi Fulin 

 

    De la lastaj jaroj la ĉina ekonomio rapide kreskas kaj la enspezo de la popolanoj konstante altiĝas. Tamen samtempe pli kaj pli fortiĝas la deziro pri la profundigo de reformado pri la enspeza distribuo. Kial la popolanoj perdas sian anim-ekvilibron malgraŭ la pleniĝo de monujo? Pri tio mi intervjuis kelkajn ĈPPIK-membrojn.

 

    Pligrandiĝo de la diferenco inter la riĉaj kaj la malriĉaj

 

    Chi Fulin, ĈPPIK-membro kaj direktoro de la Ĉina Instituto por Reformo kaj Disvolviĝo en Hainan-provinco, diris: "Tiu fenomeno havas du flankojn. Unuflanke la diferenco en enspezo inter la riĉaj kaj la malriĉaj pli kaj pli grandiĝas kaj evidentiĝas kun la altiĝo de la popolana vivnivelo; due, maljusteco en la enspeza distribuo vekas grandan atenton de la socio. Tial la tuta socio multe zorgas pri la reformado de la enspeza distribuo."

 

    "La nuna enspeza distribuo havas evidentan problemon," diris Huang Zemin, direktoro de la Internacia Financa Instituto sub la Instruista Unversitato de Orienta Ĉinio. La ŝtato difinis regularon pri la minumuma salajro de dungitoj por garantii iliajn fundamentajn interesojn kaj rajtojn. "Tamen inter entreprenoj estas ankaŭ ŝtataj entreprenoj regataj de la centra aŭ lokaj registaroj. En tiuj monopolaj ŝtataj entreprenoj laborantoj ĝenerale havas grandan enspezon, kaj enspezo de iliaj gvidantoj estas pli granda: jara enspezo de multaj direktoroj povas atingi kelkajn milionojn da juanoj. Kompare kun ili estas relative malgranda la salajro de laborantoj en ŝtataj instancoj kaj ŝtataj servoprovizaj organizoj por socia bonfaro, kulturo, edukado kaj simile; tamen ili havas ankaŭ nemalgrandan "kaŝitan enspezon" krom la salajro. Tio facile vekas malkontenton de aliaj sociaj grupoj."

 

    Kiel eble plej rapide solvi la problemon pri la enspeza distribuo

 

    La registaro delonge atribuis gravecon al la enspeza reformado, kaj komencis provon solvi la problemojn en tiu kampo. En la diskuta kunveno de ĈPPIK-membroj la partoprenantoj elmetis siajn proponojn.

 

    "La ŝlosilo de reformado pri la enspeza distribuo kuŝas en reformado de la ekonomia sistemo. La ekonomia reformado inkluzivas reformadon de ŝtataj entreprenoj kaj disrompo de ilia monopolo. Laǔ nia nuna sistemo, hodiaŭa registara oficisto povos sidi morgaŭ en ŝtata entrepreno kiel direktoro. Estas malfacile reformi tian sistemon, ĉar tio intime rilatas al iliaj interesoj." Pri tio Huang Zemin diris: "Krom la ekonomia reformado, oni devas fari la enspezan distribuon travidebla por faciligi la kontroladon de la popolanoj."

 

    Yang Zhanqiu, ĈPPIK-membro kaj vicĉefkomitatano de la Ĉina Demokratia Partio de Kamparanoj kaj Laboristoj, diris: "La enspeza reguligado povas komenciĝi de la reguligado de imposto: nome, altigi imposton de tiuj, kiuj havas altan enspezon, kaj doni tiun sumon de imposto al tiuj, kiuj havas malaltan enspezon, kaj redukti imposton de la homgrupoj, kiuj havas mezan kaj malaltan enspezon, por malgrandigi la abisman diferencon inter la riĉuloj kaj malriĉuloj.

 

    Chi Fulin proponis: "Unue oni devas solvi la evidentan problemon en la enspeza distribuo. Necesas elmeti efikajn solvmetodojn en multe atentataj problemoj: nome, enspezo de dungitoj de monopolaj entreprenoj, tiu de la altranguloj de la ŝtataj entreprenoj, tro da privilegioj por bonhavo de ŝtatoficistoj en iuj lokoj. Due, oni devas elmeti agad-planon por duobligi la enspezon de la homgrupoj kun meza enspezo. Ĉar la konstanta pligrandigo de tiaj homgrupoj eatas bazo por ekspluati la latentan forton de konsumado, kaj plivastigado de la enlanda bezono estas grava tasko por ebligi komunan riĉiĝon de la popolo. La ŝlosilo de la duobligo de la enpezo de la popolanoj dependas de la duobligo de la enspezo de la mezenspezaj homgrupoj, pri tio necesas urĝe prilabori strukturan reformadon. Trie, oni devas formi la sistemon de la enspeza distribuo publike malferma, travidebla, justece-racia."

 

    Multaj ĈPPIK-membroj opiniis, ke nun estas tempo por ordigi kaj reguligi la enspezan distribuon.

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio