Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Konstruado de "bela kamparo"
2013-03-19

de DU ENHU

 


Zhao Benshan intervjuata

 

    Antaŭ la pordo de la Popola Halo mi intervjuis Zhao Benshan, ĈPPIK-membron, kiu ĵus ĉeestis en la inaŭguro de la 1-a Sesio de la 12a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK). Zhao estas konata aktoro en Ĉinio, kaj en la lastaj jaroj li komencis krei televidfilmajn seriojn. "Kian proponon vi prezentos al la sesio kiel nova membro de ĈPPIK kaj konata artisto?" mi demandis lin.

 

    Zhao ridis: "Mi venas el la kamparo, kaj mia propono kompreneble rilatas al kamparanoj: pli rapide konstrui 'belan kamparon'. Krome, mi okupiĝas pri duopa prezentado de kant-danco furoranta en nordorienta Ĉinio. Tial mi zorgas ankaŭ pri la kultura konstruado en vilaĝoj."

 

    Zhao klarigis sian proponon. En la pasintaj jaroj kampara konstruado akiris rimarkindajn atingojn, tamen restas problemoj en iuj lokoj. Li trovis, ke ankoraŭ mankas vestoj kaj manĝaĵoj al iuj malriĉaj vilaĝoj, kaj en aliaj vilaĝoj oni loĝas en mizeraj kabanoj. Krom tio en iuj vilaĝoj vilaĝaj administracioj ne plenumas sian funkcion, kaj multaj ne volas fariĝi vilaĝaj kadroj. Certaj kadroj ne ludas sian rolon, kiun ili devus ludi.

 

    Zhao rimarkigis, ke mankas medicina servo al iuj vilaĝoj; eĉ se vilaĝanoj partoprenas en novtipa kampara koopera medicin-servo, tamen pro malbonaj cirkonstancoj ili estas devigataj prokrasti kuracadon eĉ por grava malsano kaj tute ne povas elteni la kurackoston. Iuj vilaĝoj estas severe poluitaj pro industrio. Tial li proponis, ke oni devas disvolvi ekonomion, kaj samtempe konservi la medion.

 

    Krom problemoj, kiuj rilatas al la vivtenado de la kamparanoj, Zhao faris proponon ankaŭ pri la rapidigo de la kultura konstruado en la kamparo. Zhao klarigis: "La centra registaro elmetis la celon tutflanke konstrui bonhavan socion, kaj la ĉefa tasko kaj malfacilaĵoj por atingi ĝin kuŝas ĝuste en la kamparo. Mi faris enketon pri konstruado de 'bela kamparo', kaj rimarkis, ke mankas al kamparanoj la kultura vivo, kaj la ĉefa amuziĝo por ili estas televidi kaj ludi maĝangon hejme. Kun la ekonomia disvolviĝo en la kamparo kamparanoj sopiras al pli riĉa kultura vivo."

 

    Zhao atentigis, ke filmoj, televidfilmoj kaj televidprogramoj devas doni pli da atento al la kamparo, kaj artistaj trupoj en urboj devas pli ofte viziti vilaĝojn. La amaskomunikila firmao-grupo de Zhao organizos prezentadon de artistaj trupoj en la kamparo por kamparanoj.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio