Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Filantropo Xu Rongmao
2013-03-19

de ZHANG SHUANG

 


Xu Rongmao, prezidanto de la estraro de la Hongkonga Shimao-grupo
 

 

    Xu Rongmao, indiĝeno de Shishi, Fujian-provinco, estas prezidanto de la estraro de la Hongkonga Shimao-grupo. En pli ol 20 jaroj, sub lia gvido Shimao-grupo entreprenis bienojn, turismon, hotelojn, magazenojn, importon kaj eksporton, kaj Shimao fariĝis invest-grupo internacia kaj ampleksa, kaj posedanta tri borse enlistigitajn kompaniojn en Ŝanhajo kaj Hongkongo. Kiel sukcesa kreinto de riĉeco Xu estas respektata de aliaj pro sia saĝeco, racio, trankvileco. Sed oni admiras lin plejparte pro liaj entuziasmo kaj praktiko por filantropio. En la lastaj du jardekoj, li donacis pli ol 720 milionojn da juanoj por bonfaro. En la jaro 2012 Xu ricevis premion kiel unu el "la dek filantropoj de Ĉinio".

 

    Sindediĉo al publika bonfaro

 

    Xu estis kuracisto de tradicia ĉina medicino, kaj en lia koro kaŝas sin favorkoreco al pacientoj. Kiel ĈPPIK-membro li proponis jenan temon dum la "du sesioj" en la jaro 2008: sociaj entreprenoj fariĝu forta komplemento al registaraj fortoj, kaj koncentru fortojn de la tuta socio por plibonigi la bazan medicinan servon en la kamparo.

 


Xu (meza) faras esploron pri la vivstato de kamparanoj en Ji-a Aŭtonoma Gubernio, Liangshan, Sichuan-provinco.
 

 

    Xu tre afliktiĝis kaj larmis en la 12a de majo 2008, kiam li televide rigardis la vivstaton de viktimoj de la tertremo en Wenchuan, Sichuan. Post la tertremo Ĉinio komencis projekton de la kampara medicina servo, kio donis platformon al Xu, kiu delonge zorgis pri la kampara medicina servo. Xu iris al vilaĝoj por persone esplori la kondiĉojn de la kampara medicina servo. Medikamentoj mankis al la kamparanoj en la regionoj trafitaj de la katastrofo, kaj eĉ klinikoj kaj kuracistoj estis tre raraj. Xu bone sciis, ke la investo al medicino-projektoj estas la plej urĝa al la kamparanoj, ĉar tio estas la premiso de sano, laboro kaj feliĉo.

 

    Xu diris, ke Ĉinio estas tre granda, kaj tre multaj ĉinoj bezonas helpon. Li estas sentema pri alies suferoj kaj mizeroj. Ĝuste pro la inkluzivemo Xu sin dediĉas al bonfaro.

 


En la 27a de majo 2008 Xu Rongmao (maldekstre de la antaŭa vico) en la mondonaca ceremonio por starigi centojn da "Amzorgaj Hospitaloj" 

 

    En la 27a de majo 2008 Xu decidis investi en la projekto starigi 100 Shimao-ajn "Amzorgajn Hospitalojn". Ekde tiam li donacis preskaŭ 100 milionojn da juanoj kaj konstruigis en kvar jaroj cent vilaĝajn hospitalojn en sep provincoj, inkluzive de Sichuan, Yunnan, Gansu kaj Guizhou. La almozdona sumo rekte iris al infrastrukturo de kamparaj hospitaloj. Oni unue konstruis domojn, kaj poste aĉetis medicinajn ekipaĵojn por la hospitaloj.

 

    Hospitaloj komplete ekipitaj

 


"Amzorga Hospitalo" en Ala
 

 

    Inter la cent hospitaloj, filio de la centra hospitalo Ala en Panzhihua, Sichuan, estas tri-etaĝa hospitalo, konstruita dum ses monatoj post la Wenchuan-a tertremo. Ĝi ne povas esti komparata kun gubernia hospitalo, tamen ĝi havas ambulancon, operacio-ĉambron, X-radio-aparaton, B-skanilon kaj aliajn kutimajn ekipaĵojn. Kun la investo de 1.82 milionoj da juanoj kaj kun la areo de 1200 kvadrataj metroj la filio kapablas servi al kvin mil kamparanoj en la ĉirkaŭaj tri vilaĝoj. Antaŭe pacientoj povis esti operaciitaj nur en gubernia hospitalo ekster montaro, sed nun simplajn operaciojn oni povas fari en la vilaĝa hospitalo.

 


Xu vizitas pacienton.
 

 

    Starigo de amzorgaj hospitaloj sukcesigis multajn vilaĝajn kuracistojn. 36-jara hospitalestro Zhao Jie laboris 16 jarojn kiel vilaĝa kuracisto en Ala, kaj akiris grandan reputacion inter vilaĝanoj. Zhao studis la okcidentan medicinon, tamen pacientoj volas ricevi la kuracadon de ĉinmedicina medikamento, ĉar ĝi estas malpli kosta ol la okcidenta. Por ke pacientoj ŝparu monon Zhao memlernis la tradicinan ĉinan medicinon. Foje iu vilaĝano rompis al si la kruron, kaj Zhao engipsigis lian kruron. Tamen sentante maloportunecon en movado, la vilaĝano tuj formetis la gipson. Zhao pacience klarigis al li la kurac-principon, kaj denove engipsigis lian kruron. Zhao diris, ke dank' al Shimao-grupo la kondiĉoj de la nuna hospitalo estas multe pli bonaj ol antaŭ la tertremo.

 

    Xu scias kion Zhao kaj similaj kuracistoj bezonas. Li invitis multajn fakulojn al amzorgaj hospitaloj por demonstrado, por ke lokaj kuracistoj povu havi ŝancon lerni teknikojn de ili. Li esperis, ke pli da junaj kuracistoj servos en montaraj vilaĝoj.

 

    Sparko fajrigas stepon

 

    Klopodoj de Xu akiris neatenditan rezulton. Multaj vilaĝoj profitis de la projekto same kiel Ala. En nur kvar jaroj ĉi tiu projekto estis disvastigita al la provincoj Yunnan kaj Guizhou kaj pli foraj vilaĝoj. La sparko fajrigas stepon.

 

    Kamparaj hospitaloj daŭre bezonas medicinajn investojn, kaj plibonigo de la kampara sanservo estas kompleksa procezo. Xu bone scias, ke lia persona forto ne povas efektivigi tiun projekton. Sub lia alvoko multaj privataj entreprenoj aliĝis al la projekto. Kiel pioniro Xu konstante donacas monon por plibonigi la medicinan infrastrukturon kaj medicinan servon ktp. Li ĉiam utiligas sian influon por alvoki aliĝon de komercistoj kaj elmigrintaj ĉinoj al la afero.

 


"Amzorga Hospitalo" estas ejo por renkontiĝo de vilaĝanoj.
 

 

    En "Amzorga Hospitalo" ofte amasiĝas vilaĝanoj. Sub varma sunbrilo sencelaj vilaĝanoj ŝatas iri al la hospitalo kaj babili sur la malgranda tereno antaŭ la hospitala pordego. En la okuloj de kamparanoj vilaĝaj kuracistoj surhavantaj blankan uniformon estas samaj kiel tiuj en urbaj hospitaloj, kiam ili mezuras sangopremon per arteria tensiometro kaj gutinjektas per unu-foja pogutigilo. Ilia ekzisto garantias la sanon de vilaĝanoj.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio