Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Startas nova reformado de registaraj institucioj
2013-03-18


Ma Kai, ĉina ŝtata konsilanto kaj ĝenerala sekretario de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, faras eksplikon pri la plano de la reformo de registaraj institucioj kaj transformo de iliaj funkcioj. 

 

    En la tria plena kunveno de la unua sesio de la 12a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio (TPK) okazinta en la 10a de marto, Ma Kai, ĉina ŝtata konsilanto kaj ĝenerala sekretario de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, faris eksplikon pri la plano de la reformo de la registaraj institucioj kaj pri la transformo de iliaj funkcioj. Ek de tiam startis la multe atentata nova reformado de la ĉinaj registaraj institucioj. Antaŭ tio Ĉinio jam faris kvin koncernajn reformojn respektive en la jaroj 1982, 1988, 1993, 1998 kaj 2003, kaj tiu en la kuranta jaro estas la sesa.

 

    Post alĝustigo de la funkcioj de la registaraj institucioj medicina, manĝaĵa, trafika kaj aliaj, kiuj strikte rilatas al la vivo de la popolanoj, multaj malfacilaj problemoj pri simpligo de registaraj institucioj kaj malcentralizo de la povoj, kaj starigo de figuro de la registaro kun efikaj servoj atendas solvon.

 

    Konsidere al la popola vivo kaj al la ŝtata strategio

 

    La ĉi-foja reformado, alinome reformado de grandaj ministerioj, celas integri registarajn instituciojn, kiuj havas samajn aŭ similajn funkciojn, por altigi ilian laboran efikon.

 

    Laŭ la plano, la centra registaro reordigas la fervojajn sektorojn per starigo de la Ŝtata Fervoja Buroo sub la Ministerio de Transportado de Ĉinio, per starigo de la Ĝenerala Fervoja Kompanio de Ĉinio, kiu respondecas pri la entreprena funkcio de la Ministerio de Fervojoj de Ĉinio. Krome, laŭ la plano estos establita la Ĉina Komisiono pri Sano kaj Familia Planado, la Ŝtata Ĝenerala Administracio de Manĝaĵoj kaj Medikamentoj de Ĉinio, la Ŝtata Ĝenerala Gazetara kaj Eldona Administracio pri Radio, Filmo kaj Televido, kaj alĝustigi la Ŝtatan Oceanan Administracion de Ĉinio kaj la Ŝtatan Energian Administracion de Ĉinio. Post la publikigo de la plano, la nova reformado de grandaj ministerioj denove fariĝis la fokusa temo diskutata de la publiko.

 

    "La plano pri la ĉi-foja reformado de registaraj institucioj celas solvi ĉefe la evidentajn problemojn renkontitajn en la socia administrado de la registaro." Wang Yukai, vicprezidanto de la Ĉina Societo de Administra Reformo kaj profesoro de la Ĉina Instituto de Administrado, diris, ke en la kampoj de trafiko, manĝaĵoj kaj medikamentoj, maraj rajtoj kaj interesoj kaj tiel plu kuŝas gravaj problemoj, kiuj devas esti urĝe solvitaj, tio estas ankaŭ la komuna kono de la socio, kaj la plano konsideras kaj la popolan vivon kaj la ŝtatan strategion.

 

    Gravito de la transformo de funkcioj de registaraj institucioj

 

    Laŭ la plano, la nova reformado de la registaraj institucioj reduktas kvar ministrajn organojn de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, kaj la nombro de la vicministraj organoj ne ŝanĝiĝas. Post la reformado restas 25 institucioj de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, krom ĝia Ĝenerala Oficejo.

 

    Zhou Tianyong, profesoro de la Partia Lernejo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke la nova reformado de la registaraj institucioj celas simpligi la administrajn organojn kaj disdoni iliajn povojn. En la lastaj jaroj iuj makro-politikaj fakoj faris eĉ ekzamenon pri konkretaj programoj kaj plenumis administradon al mikroskopaj aferoj.

 

    Pri la menciitaj aferoj, la plano indikas, ke la transformo de la funkcioj de registaraj organoj estas la kerno de profundigo de tiu ĉi reformado. La plano diras, ke nepre necesas bone trakti la rilatojn inter la registaro kaj la merkato, la rilatojn inter la registaro kaj la socio, la rilatojn inter la centra registaro kaj la lokaj registaroj, profundigi la reformon de la sistemo pri administra ekzameno kaj sankciado, kaj redukti aŭ nuligi la administradon al mikroskopaj aferoj.

 

    Krome, la plano donas detalajn postulojn al la transformo de la funkcioj de la ŝtataj organoj.

 

    Efika kaj serva registaro en atendado

 

    "Reformado certe havas baron. Ĉu la ĉi-foja reformado povos atingi la deziratan celon, tio dependas ĉu la interesa alĝustiĝo povos esti bone plenumita." Koncernaj spertuloj opinias, ke la veraj simpligo de la administraj institucioj kaj malcentralizo de la povoj postulas reordigi la rilatojn inter la registaro kaj la merkato kaj tiujn inter la registaro kaj la socio, reordigi la rilatojn inter la centra registaro kaj la lokaj registaroj, krome, oni devas fari reformadon ankaŭ al la ekzamena kaj sankcia sistemo, "sen reformado de la ekzamena kaj sankcia sistemo, estas vana diskuto pri la simpligo de la administraj institucioj kaj pri la malcentralizo de la povoj."

 

    Oni komentas, ke la reformado de grandaj ministerioj faras grandan kaj malfacilan paŝon en ŝanĝoj de la institucioj, fakte tio estas nur la komenco de la reformado. La reformado de registaraj institucioj estas ne nur simplaj alĝustigo de la institucioj kaj redukto de personaro, ĝi celas fakte al feliĉigo de la popolanoj pere de reguligo de la aplikado de la ŝtata potenco.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio