Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Zheng Gang proponas konstrui specialan distrikton por la ekologia medio
2013-03-18

Teksto de WANG ZHE kaj foto de ZHAO XI

 


Zheng Gang, membro de la 12a ĈPPIK, parolas en la grupa diskuto.  

 

    Zheng Gang, membro de la 12a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), elmetis sian proponon en la grupa diskuta kunsido okazinta en la 5a de marto: "Ĉu oni povas prove konstrui en iuj lokoj specialan administran distrikton por la ekologia medio kun la celo esplori kaj praktiki kompletigan kaj sintezan reformon de la socio kun konstruo de medi-amika socio kiel starta punkto?" Lia propono vekis vastan atenton.

 

    Kiel radikale bridi damaĝon de la medio kaj starigi la veran medi-amikan socion, kiam foje kaj foje okazis la bruma vetero kun aerpoluado je PM 2.5, kaj granda kvanto da ellaso de poluaĵoj minacas la subteran akvon? Tio ja fariĝis fokusa temo vaste atentata de la tuta socio kaj vekis pripensadon ankaŭ de multaj membroj de ĈPPIK. Zheng Gang, membro de la 12a ĈPPIK el la provinco Hainan en suda Ĉinio, opinias, ke starigo de la vera medi-amika socio estas granda sistema inĝenierio, kaj bezonas reformon kaj ĝustigon de la koncepto de la popolanoj pri la socia disvolviĝo, iliaj disvolvaj celo kaj maniero, tiujn de la disvolvo-pritaksa sistemo, la socio-administrada sistemo, la civitana edukado kaj aliaj flankoj, kaj tio prezentas novajn postulojn ankaŭ por la socia kaj politika reformado kaj por la demokratia politika konstruado.

 

    Zheng Gang eksplikis la ĉefan enhavon de sia propono: oni starigu en Ĉinio tri specialajn administrajn distriktojn por la ekologia medio, inkl. de unu provinca kaj du urbaj, kaj ili estu administrataj rekte de la centra registaro; kaj la speciala administra distrikto por la ekologia medio en Hainan estu provinc-nivela, tiuj en la regiono Sanjiangyuan en okcidenta Ĉinio kaj en la Alashan-a Aŭtonoma Subregiono de la Interna Mongolio en norda Ĉinio -- la urb-nivelaj.

 

    En la regiono Sanjiangyuan fekundas naturrezervejoj kun la plej granda areo de Ĉinio kaj naturaj malsekejoj kun la plej alta altitudo de la lando. De tie venas 25% de la totala akvo-kvanto de Jangzio, 49% de tiu de la Flava Rivero kaj 15% de tiu de la rivero Lancang. La regiono estas naturrezervejo, en kiu plej dense kolektiĝas biologia diverseco de plej alta altitudo en la mondo, kaj samtempe la plej sentema loko de la ekologia sistemo. "Tie kuŝas la fontoj de Jangzio, la Flava Rivero kaj tiu de la rivero Lancang, kaj la regiono tre gravas, kompreneble, por la vivo kaj evoluo de la ĉina nacio, sed nun estas serioze damaĝita la tiea ekologia medio, al ĝi nepras la protektado. Raporto diras, ke 70% de la sablo-polvo minacanta Pekinon kaj eĉ la tutan nordan parton de Ĉinio venas el la Interna Mongolio, intertempe la Alashan-a Altebenaĵo estas unu el la ĉefaj fontoj de sablo-ŝtormo. Dum la medio de la provinco Hainan, kie mi vivas kaj laboras, estas ĉiam pli serioza. Eĉ se la ekologia medio de la provinco Hainan estos detruita, oni iros feriadi en Okinavo de Japanio kaj Havajo de Usono, do, tio estos honto por ĉiuj ĉinoj. "

 

    Zheng Gang opinias, ke la konstruo de la speciala administra distrikto por la ekologia medio estas nedisigebla de multampleksaj sistemoj kaj favoraj politikoj. Unue, oni devas ellabori disvolvan programon kaj ĝeneralan projekton, determini la evoluan celon de la speciala administra distrikto por la ekologia medio, la vojon de ĝia disvolvo, ĝiajn meĥanismon kaj sistemon, spacan strukturon, porteblan kapablon kaj ekspluateblan intensecon; due, la speciala administra distrikto por la ekologia medio estos konstruita laŭ la striktaj indikiloj de la ekologia medio, proceduro kaj rimedo por fortigi la superrigardon de la ekologia medio, plibonigi la respondecan sistemon pri protektado de la ekologia medio kaj la kompensa sistemo pri damaĝo de la ekologia medio. Oni devas fari aktivan esploron por efektivigi fuelo-ŝparadon kaj provan negocon de la rajtoj pri akvo, pri ellaso de karbono kaj de poluaĵoj en la speciala administra distrikto por la ekologia medio. Samtempe, la centra registaro povas doni al ĝi la specialan leĝdonan rajton, por ke ĝi povu preni la konstruon de medi-amika socio kiel la startan punkton, konforme al la socia esploro kaj praktiko de ampleksa reformado; kaj la koncernaj departementoj de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio devas doni al ĝi specialan subtenon en la kampoj de politiko, financo, programo-aranĝo kaj tiel plu.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio