Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Li Keqiang intervidiĝis kun ĉinaj kaj alilandaj raportistoj
2013-03-18


Li Keqiang intervidiĝas kun ĉinaj kaj alilandaj raportistoj.

    Matene de la 17-a de marto, post la fermo de la 1-a Sesio de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso, Li Keqiang, ĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, intervidiĝis kun ĉinaj kaj alilandaj raportistoj kaj respondis iliajn demandojn en la Popola Halo de Pekino.

 

    Li Keqiang diris: "Ni estos fidelaj al la konstitucio kaj al la popolo, kaj prenos esperojn de la popolo kiel direkton de la administrado. Ni prenos realigon de atendoj de la popolo por la estonta vivo kiel sanktan mision, respektos la leĝojn kaj la popolon, kuraĝos sur sin preni la respondecon kaj konduki por feliĉigi la popolon kaj por konstrui potencan kaj prosperan landon."

 

    Li Keqiang respondis demandojn de ĉinaj kaj alilandaj raportistoj pri "reformado de la registaraj institucioj", "celo de administrado", "laboro kontraŭ korupteco", "konstruo de novtipaj rilatoj de grandaj landoj inter Ĉinio kaj Usono", "fortikaĵoj kaj dividendoj de reformado", "rilatoj inter la du bordoj de la taiwan-a markolo", "urbanizado", "regado de medio", "politikoj pri Hongkong kaj Taiwan", "rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio".

 

    Li Keqiang diris ankaŭ, ke Ĉinio havas kondiĉojn teni daŭrigeblan kaj sanan disvolviĝon de ekonomio. Ĉinio ne havos hegemonion kaj ĝi daŭre iros laŭ pace disvolva vojo kaj konservos la ŝtatan suverenecon. Kiel granda lando disvolviĝanta, Ĉinio volontas preni sur sin koncernajn internaciajn devojn kaj penadi kune kun diversaj landoj de la mondo por teni pacon kaj prosperon de la mondo en la 21-a jarcento.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio