Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Estas necese ellabori difinitajn regulojn pri la pensioj de emeritaj ŝtatoficistoj
2013-03-18

de DONG YAN

 


Ge Jianxiong 

 

    La enketado montris, ke el la 10 plej zorgataj aferoj de la jaro 2013, la "socia garantio" sin trovas en la unua loko. Kaj en enketado pri la "socia garantio", al demando "Ĉu vi kontentas pri la pensia altiĝo de entreprenaj emeritoj?" 97% de retumantoj montris grandan malkontentecon pri la altiĝa skalo, kaj 98% opinias, ke jam maturiĝis la kondiĉoj por aboli la "du-trakan sistemon" pri pensioj de entrprenaj kaj ŝtatoficistaj emeritoj.

 

    La "du-traka sistemo" pri pensioj en Ĉinio temas pri sistemo de malsamaj pensioj por la emeritoj el entreprenoj kaj ŝtataj administracioj. La pensio de emeritoj el ĉinaj administracioj, estas pagita de la ŝtata financo kaj ĝia normo estas multe pli alta ol tiu de la emeritoj el entreprenoj.

 

    Laŭ koncerna statistiko, en Ĉinio estas 48 milionoj da ŝtatoficistoj kaj aliaj ŝtat-administrantoj. Tio signifas, ke la ĉina pensia reformado tuŝos la realajn interesojn de tiuj 48 milionoj da ĉinoj. Pro tio, la reformado en tiu flanko multfoje renkontis malhelpon.

 

    Ge Jianxiong, ĈPPIK-membro, proponis en ĉi-foja sesio, ke estas necese ellabori regulojn pri pensioj de emeritaj ŝtatoficistoj.

 

    Li diris, ke la emeritaj ŝtatoficistoj havas rajton ĝui necesan favoran traktadon, tio estas rekompenco por ilia servado kaj kontribuo al la ŝtato kaj instigo al nunaj ŝtatoficistoj. La celo ellabori la regulojn estas ne nur por antaŭgardi kontraŭ ĝuado de supernorma traktado por iuj homoj sed ankaŭ por garantii laŭleĝajn pensiojn de la ŝtatoficistoj, cetere tio faciligos la publikan kontroladon.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio