Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Biografieto de Zhang Dejiang
2013-03-15


Zhang Dejiang 

 

    Zhang Dejiang, han-o, naskiĝis en novembro de 1946, en Tai' an de Liaoning-provinco en nordorienta Ĉinio, eklaboris en novembro de 1968, membriĝis al KPĈ en januaro de 1971, diplomiĝis el la fakultato pri ekonomiko de la universitato Kim Il Sung de la Korea Popol-Demokratia Respubliko.

 

    Nun li estas membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato (CK) de KPĈ kaj prezidanto de la Konstanta Komitato de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio (TPK).

 

    1968-1970 intelekta junulo en Taiping-brigado de la Luozigou-komunumo de Wangqing-gubernio de Jilin-provinco.

 

    1970-1972 administra sekretario de la Propaganda Grupo de la Gubernia Revolucia Komitato de Wangqing-gubernio de Jilin-provinco kaj sekretario de ties organa filio de la Komunista Junulara Ligo de Ĉinio.

 

    1972-1975 studento de la kore-lingva fakultato de la Universitato de Yanbian en Jilin-provinco.

 

    1975-1978 vicsekretario de la Ĝenerala Partia Filio de KPĈ en la kore-lingva fakultato de la Universitato de Yanbian; membro de la konstanta komitato de la kompartia komitato de la nomata universitato kaj vicprezidanto de ĝia Revolucia Komitato.

 

    1978-1980 studento de la ekonomika fakultato de la universitato Kim Il Sung de la Korea Popol-Demokratia Respubliko kaj sekretario de la kompartia filio de ĉinaj studentoj en la universitato Kim Il Sung.

 

    1980-1983 membro de la konstanta komitato de la kompartia komitato en la Universitato de Yanbian kaj vicrektoro de la lasta.

 

    1983-1985 vicsekretario de la urba komitato de KPĈ en la urbo Yanji de Jilin-provinco; membro de la konstanta komitato de la subprovinca komitato de KPĈ en la subprovinco Yanbian de Jilin-provinco, kaj samtempe vicsekretario de la urba komitato de KPĈ en la urbo Yanji de Jilin-provinco.

 

    1985-1986 vicsekretario de la subprovinca komitato de KPĈ en la urbo Yanbian de Jilin-provinco.

 

    1986-1990 vicministro de la Ministerio de Civilaj Aferoj kaj vicsekretario de ties kompartia grupo.

 

    1990-1995 vicsekretario de Jilin-provinca komitato de KPĈ; sekretario de la subprovinca komitato de KPĈ en la urbo Yanbian de Jilin-provinco.

 

    1995-1998 sekretario de Jilin-provinca komitato de KPĈ; prezidanto de la konstanta komitato de la Jilin-provinca Popola Kongreso.

 

    1998-2002 sekretario de Zhejiang-provinca komitato de KPĈ.

 

    2002-2007 membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ; sekretario de la Guangdong-provinca komitato de KPĈ.

 

    2007-2008 membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ.

 

    2008-2012 membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ; vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio; membro de ties kompartia grupo kaj sekretario de la municipa komitato de KPĈ en Chongqing (ekde marto de 2013).

 

    2012-2013 membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ; vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio; membro de ties kompartia grupo.

 

    2013- membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ; prezidanto de la Konstanta Komitato de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio (TPK).

 

    Kandidato-membro de la 14-a Centra Komitato de KPĈ; membro de la 15-a, 16-a, 17-a kaj 18-a Centraj Komitatoj de KPĈ; membro de la Politika Buroo de la 16-a kaj 17-a Centraj Komitatoj de KPĈ; membro de la Politika Buroo kaj tiu de la Konstanta Komitato de la 18-a Centra Komitato de KPĈ; prezidanto de la Konstanta Komitato de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio (TPK).

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio