Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Li Keqiang estis elektita kiel ĉefministro
2013-03-15


Wen Jiabao kaj Li Keqiang manpremas.
 
 
Fan Changlong
 
 
Xu Qiliang
 

Zhou Qiang 
 

Cao Jianming 

 

    Matene de la 15a de marto en la Popola Halo de Pekino la 1-a Sesio de la 12-a Tutlanda Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso okazigis la 5-an plenan kunvenon. En la kunveno s-ro Li Keqiang estis elektita kiel ĉefministro. 2986 delegitoj devis ĉeesti en la kunveno, kaj efektive ĉeestis 2957, forestis 29. La nombro de la ĉeestantoj atingis la kvorumon.

 

    Post la voĉdonado s-ro Li Keqiang estis elektita kiel ĉina ĉefministro; s-ro Fan Changlong kaj s-ro Xu Qiliang kiel vicprezidantoj de la Centra Milita Komisiono de Ĉinio.

 

    S-ro Zhou Qiang estis elektita kiel estro de la Plej Supera Popola Juĝejo, kaj s-ro Cao Jianming kiel estro de la Plej Supera Popola Prokurorejo.

 

    Ĉina prezidanto Xi Jinping subskribis la unuan prezidant-ordonon, ke laŭ la decido de la kunveno s-ro Li Keqiang estis elektita kiel ĉina ĉefministro.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio