Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Respondeculoj de la Ĉina Popola Banko respondis demandojn pri monpolitiko kaj financa reformado de Ĉinio
2013-03-15


Zhou Xiaochuan respondas demandon. 

 

    Posttagmeze de la 13-a de marto en la Informa Centro de la 1-a Sesio de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio (TPK) okazis gazetara konferenco, en kiu Zhou Xiaochuan, direktoro de la Ĉina Popola Banko, kaj aliaj respondeculoj respondis demandojn de ĉinaj kaj alilandaj raportistoj pri la monpolitiko kaj la financa reformado de Ĉinio.

 

    Respondante demandon pri la estonta monpolitiko de Ĉinio, Zhou Xiaochuan diris, ke en la raporto pri la registara laboro ĉina ĉefministro Wen Jiabao elmetis celon de la ekonomia kresko: la malneta enlanda produkto kreskos je 7.5%, la indico de konsuma prezo estos regita je ĉ. 3.5% kaj la provizo de larĝa mono kreskos je ĉ. 13%. La lasta enkorpigis la stabilan monpolitikon de Ĉinio kaj ĝian emfazon sur teno de baza stabileco de la prezoj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio