Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Wen Jiabao: ebligi al la popolo vidi esperon per praktika agado
2013-03-14

 

de YI BIN

 


Ĉina ĉefministro Wen Jiabao faras raporton pri la registara laboro. 

 

    Antaŭ la okazo de la ĉi-jaraj TPK kaj ĈPPIK, bruma vetero, poluado de subtera akvo kaj aliaj ekologiaj problemoj kaŭzis maltrankvilecon pri la media poluado. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao aparte indikis en sia raporto pri la registara laboro la gravecon de la ekologia mediprotektado.

 

    "La ekologia medio rilatas al la feliĉo de la popolanoj, al la estontaj generacioj kaj al la nacia estonteco. Oni devas persisti en la fundamenta politiko de la ŝtato pri ŝparado de la resursoj kaj pri protekto de la medio, klopodi por antaŭenpuŝi la verdan disvolviĝon, daŭrigeblan disvolviĝon kaj malmultkarbonan disvolviĝon." Wen Jiabao diris, ke oni devas agadi konforme al la atendoj de la popolo pri pli bona vivmedio kaj plifortigi la ekologian civilizacion kaj la mediprotektadon; oni devas plenforte antaŭenpuŝi ŝparadon de fueloj kaj resursoj, precipe en la kampoj de industrio, trafiko, konstruo, publikaj organizoj kaj tiel plu, kaj bridi fuelo-konsumadon, redukti la konsumadon ankaŭ de aliaj materialoj kaj ellason de karbona dioksido.

 

    Wen Jiabao diris ankaŭ, ke la registaro devas akceli la reformadon de la ekonomia strukturo kaj ties dispozicio, strebas por plibonigi la normon, regularon kaj leĝan sistemon, preni praktikajn rimedojn por reguligi kaj preventi la poluadon, antaŭenigi la reformadon de la manieroj de produktado kaj vivmaniero; kaj la registaro devas ankaŭ "decideme solvi la problemojn pri poluado, kiu strikte rilatas al la esencaj interesoj de la popolanoj, plibonigi la kvaliton de la medio, protekti la popolan sanon kaj ebligi al la popolanoj vidi esperon per praktika agado."

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio