Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Lin Yifu: Ĉinio nur povas iri sian propran vojon
2013-03-14

de LI YUNLU

 


Lin Yifu parolas en la diskuta kunveno de la 1-a Sesio de la 12-a ĈPPIK.  

 

    "Mi estas Lin Yifu, profesoro de la Pekina Universitato. Por la senpartia grupo mi estas nova membro. Sed pri la diskutado de politikaj aktualaĵoj mi estas veterano," tiel prezentis sin Lin Yifu en la diskuta kunveno de la grupo en ĈPPIK.

 

    En 1988 Lin Yifu elektiĝis kiel membro de ĈPPIK kaj de tiam li komencis sian laboron kiel ĝia membro.

 

    Li diris: "Kiam mi elektiĝis kiel ĈPPIK-membro, jam pasis dek jaroj post la reformado kaj pordmalfermo. Kvankam siatempe rapide progresis la ekonomia disvolviĝo, la enspezo de niaj popolanoj restis malgranda: eĉ malpli ol tiu de iuj afrikaj landoj, kiuj estis konsiderataj kiel la plej malriĉaj en la mondo."

 

    Li ankoraǔ memoras, ke kiam li revenis el Usono post sia doktoriĝo en 1987, la ĉina registaro donis al tiuj, kiuj sukcese finis sian studadon en eksterlando specialan pritrakton: nome, permesi al ili senimposte kunporti ok elektrajn aparatojn en la landon. Do tiam li kunportis al Ĉinio televidilon, fridujon, lavmaŝinon, akvovarmigilon kaj kvar elektrajn ventumilojn. Siatempe li tute ne atendis, ke en estonteco ĉiuj ĉambroj de lia domo kaj eĉ en lia oficejo estos klimatizilo."

 

    Tiam Lin Yifu tute ne atendis ankaŭ grandan ŝanĝiĝon de Ĉinio. En la rondo de eksterlandaj kleruloj kaj teoriistoj oni ne fidis la ĉinan vojon kaj al ĉinoj mem mankis memfido pri ĝi. Poste Lin komprenis: "Ili konsideris, ke la ĉina ekonomio pereos pro tio, ke ĝia vojo al reformado kaj disvolviĝo estas diferenca de ilia teoria modelo."

 

    Se retrorigardi la pasintajn 25 jarojn, la ĉina ekonomio ne nur ne pereis sed eĉ konstante kaj rapide disvolviĝis. Lin diris, ke de 1978 ĝis 1988 la ĉina ekonomio kreskis je 9% jare; de 1988 ĝis 2012 la kreska rapideco superis 10%, kvankam la lando devis alfronti multajn defiojn: la granda tertremo en Wenchuan okazinta en la 12-a de majo en la jaro 2008, Sarso en 2003 kaj aliĝo al la Monda Komerca Organizo, financaj krizoj en Orienta Azio kaj en la mondo.

 

    Pri tio Lin diris: "Unuflanke oni devas prepari sin kontraŭ malfacilaĵoj eĉ en bona tempo, aliflanke sur la vojo al estonteco ĉiam estos granda defio." Dum la transformiĝo de la ĉina socio atendas nin multaj problemoj: nome malekvilibra distribuo de enspezo, koruptado, polucio k.s. Tamen ankaŭ en aliaj landoj troviĝas tiuj problemoj. "Tial mi profunde sentas, ke Ĉinio nur povas iri sian propran vojon por la politika, ekonomia kaj socia disvolviĝo."

 

    Li daǔrigis: "Mi antaǔvidas, ke Ĉinio havas la latentan forton por kreski je 8% jare en la sekvaj 20 jaroj. Se la latenta forto tute ekspluatiĝos, sendube ni atingos la celon elmetitan de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, ke duobliĝu kaj la pokapa totala enlanda produktvaloro kaj la pokapa enspezo de la loĝantoj en 2020 kompare kun 2010."

 

    Pri la laboroj kiel ĈPPIK-membro en la sekvaj 5 jaroj Lin diris: "Mi kunlaboros volonte kaj unuanime kun ĉiuj miaj samlandanoj por realigi la grandan reprosperiĝon de la ĉina nacio kaj la revon de Ĉinio."

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio