Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xu Peidong: "importo" kaj "eksporto" de kulturoj bezonas normaligan administradon
2013-03-14

Teksto de Wang Zhe kaj foto de Zhao Xi

 


Xu Peidong parolas en grupa diskuto. 

 

    La 4-an de marto Xu Peidong, membro de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) kaj fama komponisto, diris en grupa diskuto en la 1-a Sesio de la 12-a ĈPPIK, ke estas tempo por fari normaligan administradon de "eksporto" de la ĉina kulturo kaj "importo" de la alilandaj, kaj oni devas fondi specialan organizon por administri kulturajn interŝanĝojn.

 

    "Mia fremdlanda amiko ĝentile diris al mi: 'Viaj aktoroj estas unuarangaj, tamen viaj prezentadoj estas dua- aŭ triarangaj.'" Xu Peidong diris, ke kulturaj interŝanĝoj kun aliaj landoj devas enkorpigi la volon de la ŝtato kaj konigi la plej elstarajn erojn de la ĉina kulturo. Antaŭe prezentado en aliaj landoj estis tre sankta kaj zorge preparita, sed nun tio fariĝis tro facila. Multaj organizoj kaj foje eĉ privatuloj povas aranĝi propran prezentadon eksterlande. Sed granda parto de alilandaj spektantoj ne scias la nivelon de tiaj prezentadoj; ili nur scias, ke ili estis plenumitaj de ĉinoj. Tia situacio estas ege malserioza.

 

    "Mia amiko, kiu laboras en la ĉina ambasadorejo en Aŭstrio, demandis min, ĉu oni povas malpermesi tiom da personoj prezenti en 'la Ora Halo' de la Viena Muzika Federacio, ĉar en tiu halo tro multe da ĉinoj prezentis tion kaj alion." Xu Peidong diris, ke profesiuloj, kiuj bone konas la internacian merkaton de artaj prezentadoj, scias, ke "la Ora Halo" estas administrata komerce, kaj pro tio iuj ĉinoj tie sukcesis aranĝi sian prezentadon malgraŭ la malalta nivelo. Dum la lastaj jaroj la luprezo de 'la Ora Halo' estis multe altigita pro ĉinoj. Li diris: "Laŭ mia scio antaŭe la luprezo por unu prezentaĵo estis 10 mil eŭroj kaj nun almenaŭ 70-80 mil eŭroj."

 

    Xu Peidong diris, ke al Ĉinio mankas speciala organizo por administri "importon" kaj "eksporton" de kulturoj. Iuj personoj partoprenas en "importo" kaj "eksporto" de kulturoj por personaj interesoj, sed ne por la diskonigo de la ĉina kulturo. Pro tio intermiksiĝis bonaj kaj malbonaj efikoj de prezentadoj. Multaj tiel nomataj "kulturaj interŝanĝoj" efektive faris negativan efikon por la diskonigo de la ĉina kulturo eksterlande. Estas tempo por fondi specialan organizon por administri "importon" kaj "eksporton" de kulturoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio