Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Metu la administran povon sub kontrolado de la popolanoj
2013-03-13

de YI BIN

 


Wen Jiabao faras la laborraporton de la registaro. 

 

    Post la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, precipe post la laborkunveno pri la plibonigo de la laborstilo de la Centra Komitato de KPĈ, batalado kontraŭ koruptado kaj konstruado de honesta kaj pura registaro estas multe atentataj de la publiko. La 5-an de marto Wen Jiabao, ĉefministro de Ĉinio, refoje emfazis tiujn laborojn en la laborraporto de la registaro.

 

    Retrorigardante la pasintajn kvin jarojn Wen Jiabao diris, ke la registaro dum tiuj jaroj tutflanke fortigis la bataladon kontraŭ koruptado kaj ankaŭ fortigis la kontroladon kaj administradon de la memobservado de disciplinoj ĉe la ŝtatoficistoj. La registaro esploris la administran sistemon pri la laboroj kaj konstruis kaj praktikis respondecan sistemon de ĉefaj gvidantoj. Samtempe ĝi strebis al la altigo de la administra efiko.

 

    Wen Jiabao tamen ankaŭ atentigis pri mankoj en la batalado kontraŭ korupteco. Li diris: "La transformiĝo de la funkcioj de la registaro ne sufiĉe realiĝis, kaj en kelkaj kampoj koruptado foje kaj refoje okazis."

 

    En la raporto li emfazis: "Insistu pri demokrata kontrolado, leĝa kontrolado, kontrolado fare de la publika opinio, kaj pliperfektigu la sistemon pri la funkciigado kaj bridado de la administra povo por ke la popolanoj kontrolu la adminstracian povon kaj ke ĝi funkciu en sunbrilo." Li ankaŭ proponis por la estonta laboro de la registaro, ke oni insistu pri la batalado kontraŭ koruptado, fortigu la konstruadon pri pura kaj honesta politiko, ŝanĝu la ekscesan koncentriĝon de la administra povo kaj la situacion de manko de bridado en tiu flanko, por ke la ŝtatoficistoj fariĝu honestaj, la registaro pura kaj la politiko klara.

 

    Pri la laborstilo Wen Jiabao diris, ke oni persistu pri la plibonigado de laborstilo, intimigu la rilatojn inter la registaro kaj la popolamaso, rekomendu ŝparemon kaj diligentecon, kontraŭstaru malŝparemon, kaj venku formalismon kaj burokratismon.

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio