Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Stabila progreso en la reformado de registaraj institucioj
2013-03-13

    La du sesioj en la kuranta jaro koincidas kun la ŝanĝo de la ĉina registaro, pro tio la regada koncepto de la nova gvidantaro vekas vastan atenton. Kiel la sepa grandskala reformado de registaraj institucioj de post la praktikado de la reformado kaj pordo-malfermo de Ĉinio, la ĉi-foja reformado estas multe atentata. Fakuloj komune opinias, ke la reformado estas "malgrandskala" kaj stabile progresanta.

 

    Adaptiĝo al la merkata ekonomio -- la celo de la reformado

 


Wang Yukai, vicprezidanto de la Ĉina Societo de Administra Reformo kaj profesoro de la Ĉina Instituto de Administrado 

 

    En la 30 jaroj de post la praktikado de la politiko pri reformado kaj pordo-malfermo de la jaro 1987 ĝis la jaro 2008, la centra registaro havis jam sesfojan relative grandskalan alĝustigon de siaj organoj. Wang Yukai, vicprezidanto de la Ĉina Societo de Administra Reformo kaj profesoro de la Ĉina Instituto de Administrado, iam partoprenis en la programo de reformado de la registaraj institucioj en la jaro 2008. Li diris, ke antaŭ la jaro 1982, la reformado estis por fari servojn al la planita ekonomio, sed post la jaro 1982 -- por starigi la normon de la merkata ekonomio kaj por forigi iom post iom fakajn industriajn ekonomiajn sektorojn. 

 

    En la unua reformado de la registaraj institucioj okazinta en la jaro 1982, la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio forigis 39 organojn, kaj starigis la "Ŝtatan Reforman Komisionon por Ekonomia Sistemo". En la dua reformado de la registaraj institucioj okazinta en la jaro 1988, la nova Ŝtata Planada Komisiono de Ĉinio anstataŭis la Ŝtatan Planadan Komisionon kaj la Ŝtatan Ekonomian Komisionon, kaj la posta reformado de ŝtataj organoj disvolvas laŭ tiu ĉi principo. Por la sesa institucia reformado okazinta en la jaro 2008, oni komencis reformadon de grandaj ministerioj por maksimume eviti interkruciĝon de iliaj funkcioj. Oni starigis kvin novajn ministeriojn pri industrio kaj informatiko k.a., kaj la organoj de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio reduktiĝis al 27. Tio estas nomita de amaskomunikiloj "unuarunda reformado de grandaj ministerioj".

 

    Wang Yukai faris resumon pri la institucia reformado de post praktikado de la reformado kaj dividis ĝin en kvar stadiojn: en la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento oni faris la institucian reformon por simpligi la administran strukturon, en la 90-aj jaroj -- por meti bazon de la merkata ekonomio, en la jaro 2003 -- por fari makroreguladon, kontroladon de merkato, socian administradon kaj publikajn servojn, en la jaro 2008 kaj en la kuranta jaro -- por fari reformadon de grandaj ministerioj. Kaj la ĉiufoja reformado celas adaptiĝi al reformado de la sistemo pri la merkata ekonomio, prenante la transformon de la registaraj funkcioj kiel la akson.

 

    La reformado de grandaj ministerioj ne estas simplaj adicio kaj subtraho

 

    Oni komentas, ke la fokusa malfacilo de la reformado de grandaj ministerioj ne kuŝas en integriĝo, adicio kaj subtraho, sed en rompado de iliaj propraj interesoj kaj en reformado de iliaj funkcioj.

 


Yu Ning, plenuma vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Oficejo de la Ŝtata Komisiono por Publika Sektora Reformado de Ĉinio

 

    Yu Ning, plenuma vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Oficejo de la Ŝtata Komisiono por Publika Sektora Reformado de Ĉinio, esprimis, ke la transformo de la ekonomia funkcio de la registaro estas ankoraŭ ne sufiĉa, ŝanĝiĝo de la sociaj funkcioj restas en sia komenca stadio, iuj departementoj aplikas ankoraŭ tradiciajn rimedojn por manipuli la ekonomian socion kaj tiel plu, ĉiuj tiuj problemoj atendas solvon en la "nova reformado de grandaj ministerioj". 

 

    "La programo pri la institucia reformo kaj funkcia transformo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio" postulas, ke oni bone traktos la jenajn tri interrilatojn: la rilatoj inter la registaro kaj la merkato, la rilatoj inter la registaro kaj la socio kaj la rilatoj inter la centra registaro kaj la lokaj registaroj. En la ĝustigo de la ŝtataj organoj oni devas akcenti la transformon de la registaraj funkcioj kaj raciigi la internajn rilatojn, sed ne doni tre grandan atenton al la forma integriĝo.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio