Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Zhou Mingwei: montru al la mondo nian "ĉinan revon"
2013-03-13

de ZHAO XI

 


Zhou Mingwei intervjuata 

 

    "Farante kulturajn interŝanĝojn kun aliaj landoj ni devas esti lertaj en malkovrado de la beleco de la ĉinaj kulturo kaj socio, kaj montri al la mondo nian 'ĉinan revon',”diris Zhou Mingwei, membro de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj prezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, respondante demandojn de raportisto pri "bela Ĉinio", la 5-an de marto.

 

    Zhou Mingwei opiniis: "'Bela Ĉinio' elmetita en la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio estas ankaŭ tre bona ideo por konigi Ĉinion al la mondo kaj grava ero de transkulturaj interŝanĝoj. Mi povas imagi, ke parolante pri "bela Ĉinio" vi certe diros, ke la medio ĉirkaŭ ni ne estas kontentiga. Tamen laŭ mi, "bela Ĉinio" devas konsisti el multaj faktoroj. La problemo de la medio ne influas nin konigi al la mondo la belecon de Ĉinio."

 

    Zhou Mingwei diris: "Tio absolute ne signifas, ke ni ignoru aŭ neglektu embarason kaj ŝarĝon alportitajn de la medio al la beleco de Ĉinio. Oni devas esti lerta en malkovrado de la beleco de Ĉinio en kulturo, naturo kaj historio por ke la mondo konu, akceptu kaj eĉ amu Ĉinion."

 

    Parolante pri la beleco de Ĉinio Zhou Mingwei rimarkigis: "Ni ankaŭ devas bone koni la belecon de aliaj landoj en iliaj historio, kulturo, naturo kaj medio. Tiel oni povas reciproke apreci kaj identigi unu alian, kaj konstrui bonan atmosferon por komunikiĝi kun aliaj landoj."

 

    "Kompreneble por ni la pli granda revo estas, ke Ĉinio fariĝos pli kaj pli modernigita, riĉa kaj potenca, la edukado de ordinaraj homoj kaj la socia disvolviĝo en la lando pli kaj pli bona, kaj la medio ĉirkaŭ ni pli kaj pli bela," diris Zhou Mingwei.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio