Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Yu Zhengsheng elektita kiel prezidanto de la 12-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK
2013-03-13


Jia Qinglin, prezidanto de la 11-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK, gratulas al Yu Zhengsheng (maldekstre). 

 

    Posttagmeze de la 11-a de marto en la Popola Halo de Pekino la 1-a Sesio de la 12-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) okazigis la 4-an plenan kunvenon. En la kunveno s-ro Yu Zhengsheng estis elektita kiel prezidanto de la 12-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK; samtempe estis elektitaj aliaj 23 personoj, ekzemple s-ro Du Qinglin kiel vicprezidanto kaj s-ro Zhang Qingli kiel ĝenerala sekretario. Krome 299 personoj estis elektitaj kiel konstantaj membroj de la 12-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK.

 

    S-ro Yu Zhengsheng, indiĝeno de Shaoxing de Zhejiang-provinco en sudorienta Ĉinio, naskiĝis en aprilo de 1945, eklaboris en aŭgusto de 1963, membriĝis al KPĈ en novembro de 1964, diplomiĝis kiel studento pri aŭtomata regado de balistika misilo el la fakultato de misila inĝenierio en la Harbina Instituto de Milita Inĝenierio, kaj laboris kiel inĝeniero. Li estas membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ.

 

    S-ro Yu Zhengsheng aktive subtenis E-movadon. Kiam la 5-a Pacifika Kongreso de Esperanto okazis en Qingdao, Shandong en orienta Ĉinio, aŭguste de 1992, Yu, siatempe estis sekretario de la kompartia komitato de la Qingdao-a magistrato kaj urbestro de Qingdao, kaj ĉeestis en la kongreso kaj donis salutparolon al la kongreso en la nome de la magistrato.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio