Fermiĝis la 1-a Sesio de la 12-a ĈPPIK | |||
2013-03-12 | |||
Antaŭtagmeze de la 12-a de marto solene fermiĝis la 1-a Sesio de la 12-a ĈPPIK. Ĝin ĉeestis ĝiaj 2170 membroj. Yu Zhengsheng, nove elektita prezidanto de la Tutlanda Komitato de la 12-a ĈPPIK, prezidis la ferman ceremonion kaj faris parolon.
Yu Zhengsheng diris, ke la ĈPPIK-membroj neniam perfidos atendon de la popolo kaj tiun de la kompartio, heredos kaj disvolvos la bonan tradicion de la popola konferenco, atente plenumos la devojn kaj pozitive respondos la esperojn por senĉese progresigi la aferojn de ĈPPIK.
La ĈPPIK-membroj antaŭenpuŝos sciencan disvolviĝon, akcelos socian harmonion kaj pliakordigos la plenumadon kun la ĉefa tasko, la politika decido kaj la popola deziro.
Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng
|