Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Reformado de la kultura sistemo en Ĉinio
2013-03-12


Cai Wu akceptas intervjuon.  

 

    La 10-an de marto antaŭ la 3-a kunveno de la 1-a sesio de la 12-a TPK akceptis intervjuon Cai Wu, ministro pri kulturo, pri ŝanĝiĝo de funkcioj de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio.

 

    Cai Wu esprimis, ke ŝanĝiĝo de registaraj funkcioj estas tre grava tasko por reformado de la kultura sistemo en Ĉinio. En la lastaj dek jaroj, la Ministerio pri Kulturo de Ĉinio klopodis por ŝanĝi siajn funkciojn. Ĝi funkcias por makrokontrolado, superrigardado pri la merkato kaj por publikaj servoj. Ĝi ŝanĝiĝas de praktiko al administrado kaj de la mikro al la makro. Ne plu ĉefe superrigardos diversajn ministrojn la registaro, sed havos siajn okulojn ankaŭ sur la tutan landon. Estas ĉefa ŝanĝiĝo de la registaro.

 

    Laŭ Cai, en la pasintaj reformoj de la kultura sistemo, la Ministerio pri Kulturo de Ĉinio jam grave ŝanĝiĝis. Tiufoje pliprofundiĝos reformado, kiu signifas, ke la ministerio donos kelkajn specifajn aferojn al aliaj organizoj, grupoj kaj entreprenoj kaj ĝi anstataŭe ludos la rolon por stimuli vivecon kaj aktivecon de la kultura konstruado.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio