Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La makroekonomia politiko de Ĉinio en la jaro 2013
2013-03-11


Wen Jiabao faras la laborraporton de la registaro. 

 

    Ĉefministro Wen Jiabao diris en sia registara laborraporto farita en la 12-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, ke Ĉinio estas en la strategia periodo kaj havas en sia ekonomia kaj socia evoluo ne nur avantaĝon, sed ankaŭ defion kaj riskon.

 

    Ĉinio faras makroekonomian politikon por altigi la malnetan enlandan produkton (MEP) je 7.5% kaj konsuman prezon je 3.5%.

 

    Unue, oni kontinue aplikas la pozitivan financan politikon por stabiligi la kreskon, reguli la strukturon, stimuli la reformon kaj plibonigi la popolan vivon. La registaro iagrade multigos financan deficiton kaj nacian ŝuldon, reduktos imposton, plibonigos la strukturon de elspezo kaj fortigos la administradon pri ŝulda problemo en lokaj registaroj.

 

    Due, oni kontinue aplikas la stabilan mon-politikon por balancigi la ekonomian kreskon, stablilecon de prezoj kaj preventon de financa risko. La registaro plenigos framon de la makra singarda politiko, plibonigos atribuon de la financa resurso kaj neniam tuŝos la fundan linion de la sistema kaj regiona financa krizo.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio