Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Zhao Benshan: ĝojon al kamparanoj
2013-03-11

Teksto kaj foto de ZHAO XI

 


Zhao Benshan en la grupa diskuto 

 

    Estas multe atentataj la grupaj diskutoj de literatur-arta rondo en ĉiujara ĈPPIK. Ĉar tio estas bona ŝanco ne nur por aŭskulti la varmajn diskutojn kaj senkaŝajn kritikojn de ĈPPIK-membroj al la malbonaj fenomenoj de la socio, sed ankaŭ por vidi la stelajn aktorojn mem. 

 

    Posttagmeze de la 4-a de marto, Zhao Benshan, fama humura aktoro kaj ĈPPIK-membro, faris parolon en la grupa diskuto de la 1-a Sesio de la 12-a ĈPPIK.

 

    Li diris kun densa hejmloka akcento: "Mi maltrankviliĝas, kiel mi devas konduti en la kunveno kiel ĈPPIK-membro? ... Ĉu mi ridu? Aŭ kun serioza mieno? Se mi, humura aktoro, sidus kun serioza mieno, tio certe ridigos ĉiujn; se mi ridus, do oni opinius min neserioza ... Fine mi decidis neglekti ĉion ĉi tion kaj plenumi mian devon de ĈPPIK-membro per mia sincereco."

 

    Li diris: "Artistoj devas pensi, kion ili faru por la socio. Ili ne devas senfare plendi pri kontraŭdiroj inter riĉuloj kaj malriĉuloj." "Certe mi jam riĉiĝis, kaj kiel riĉulo mi devas rekompenci la socion. Ni estas en dankdona tempo."

 

    Zhao Benshan proponas fari artajn prezentaĵojn al kamparanoj. Ĉi-jare li ne partoprenis la Printempan Amuzvesperon, la faman kaj grandiozan televidan programon organizitan de ĈCTV. Li esprimis, ke post retiriĝo el tiu programo, li alportos ĝojon al la kamparanoj per alia maniero, t.e. iri al vilaĝoj kaj fari prezentadon al kamparanoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio