Li Daokui: Ne konsumu morgaŭan resurson por hodiaŭa progreso | |
2013-03-11 | |
Li Daokui, membro de ĈPPIK kaj profesoro de Tsinghua-Universitato, akceptis intervjuon kaj diris, ke oni devas fari atenton pri ŝuldo en provincoj kaj regionoj de Ĉinio kaj la lokaj registaroj devas havi travideblan financon por la socio kaj por la popolo.
Ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris en sia raporto farita en la 1-a sesio de la 12-a TPK, ke neniam tuŝos la fundan linion de sistema kaj regiona financa krizo. Pri tio profesoro Li opiniis, ke la plej esenca rimedo por solvi la problemon estas, ke la lokaj registaroj publikigos siajn raportojn pri ŝuldo.
Li emfazis, ke per tio oni scios pri la kvalito de disvolviĝo por konfirmi, ĉu lokaj registaroj konsumas morgaŭan resurson por hodiaŭa disvolvo.
"Imagu, iu loka registaro pruntas multan monon de la banko por plibonigi sian lokan ekonomion, sed ne repagas la monon al la banko antaŭ la foriro de ĝia ĉefa respondeculo, kiu lasas grandan ŝuldon al la nova registaro." Li diris, ke estas malfacile por ĉiu loka registaro havi travideblan ŝuldon. Oni devas startigi sistemon kaj paŝo post paŝo praktiki ĝin. Laŭ li, la plej granda signifo estas, ke la loka registaro scios pri daŭrigebla evoluo.
Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong
|