Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Veturado en bruma vetero
2013-03-11

 

de ZHENG TINGYING

 


Bruma vetero obsedas Pekinon. 

 

    Ekde la 10a de januaro tre malofta brumo longtempe regis en Pekino. Iuj indicoj de la aera kvalito atingis nenormalan nivelon. Meteologiaj observejoj en Pekino rimarkis, ke la kvanto de PM2.5 (partikla materio kies diametro estas malpli ol 2.5 mikronoj aŭ egalas 2.5 mikronojn) estis pli granda ol mil en ĉiu kuba metro en la daŭro de unu sekundo.

 

    Bruma vetero, nenorma kvanto de PM2.5, forvendiĝo de gazmaskoj en apotekoj... La ĉefurbo ekhavis kromnomon "bruma urbo", kaj iuj eksterlandaj amaskomunikiloj eĉ kreis novan vorton "pekina tuso", kun la senco, ke homoj, kiuj atingis Pekinon, tuj ektusas. Kiel ni iru eksteren en tia bruma vetero?

 

    Laŭeble ne veturi per propraj aŭtoj nek en pinthoroj

 

    "Mi pensas, ke estas kulpe veturi per propra aŭto en tia griza vetero. Mi do veturis al la oficejo per metroo hodiaŭ." Enirinte la oficejon s-ino Liu ekbabilis kun siaj kolegoj pri la bruma vetero kaj la konsterna kvanto de PM2.5. Ŝi loĝas ekster la okcidenta kvara ringovojo kaj laboras ĉe la orienta dua ringovojo. Ŝi kutime veturas per aŭto al la oficejo.

 


En densa brumo aŭtoj lamas kun lumo.
 

 

    Ŝi atentas mediprotektadon, kaj multe zorgas pri efektoj de sia agado al la medio. En bona vetero ŝi ŝatas veturi per sia aŭto. Se la indico de PM2.5 estas alta kaj la aerokvanto malbona, ŝi veturas per metroo por eviti pezan ŝarĝon de aŭtomobila gas-ellaso al la aero.

 

    La metroa transportado rapide disvolviĝas en Pekino. En la jaro 2012 post la ekfunkcio de kvar novaj linioj la totala longeco de la metroo kalkuliĝis al 442 kilometroj, kaj kompletiĝis la metroa reto de la urbocentro.

 

    La avantaĝo de la metroo estas evidenta: ĝustatempa, rapida kaj sekura. Tamen por la plejparto da homoj veturi metroe dum pinthoroj ne estas agrabla afero. Estas feliĉaj tiuj, kiuj havas elastan labortempon kaj povas veturi dum nepintaj horoj. S-ino Zhang kiu loĝas en Haidian-distrikto kaj laboras en la urbocentro havas nur unu elekton, eviti pinthorojn, ĉar ŝi estas graveda jam de sep monatoj, kaj la veturado inter la hejmo kaj oficejo postulas unu horon. Ŝi ne "kapablis" kunpuŝiĝi kun aliaj. Iam ŝi afiŝis sian malkontenton per tujmesaĝilo QQ, ke Pekino ja estas loko por batalo. Ankaŭ ŝia estro maltrankviliĝis pri ŝia farto dum la veturado kaj donis al ŝi privilegion labori en preferata temposkemo. La pekina komisiono pri trafiko publikigis regularon por instigi entreprenojn, kies dungitoj ne bezonas labori en fiksita daŭro, efektivigi flekseblan labortempon por mildigi la trafikan ŝtopiĝon en pinthoroj.

 

    La malbonan aerokvaliton kaŭzas ĉefe la gas-ellasado de aŭtoj. La pledo por "verda veturado" kaj la pluapaŝa disvolvo de la publika transportado certe povas bonigi la aerokvaliton en Pekino.

 


Pasaĝeroj atendas trajnon de la metrolinio-10 en Pekino.
 

 

    La 5an de januaro la retpaĝaro de la ĉina registaro publikigis "gvidopinion de la Ŝtata Konsilantaro pri privilegia disvolvo de publika trafiko en urboj" (mallonge: gvidopinio), kiu kaptas la ŝlosilan punkton por regi la urban trafikon. "Verda veturado" povas regi la trafikan obstrukcon, kaj ankaŭ forigi la venenon en la aero.

 

    Alvoko por biciklado kaj aŭtobuso-veturado

 

    Jiang loĝas en la nordorienta tria ringovojo kaj laboras ene de la sudorienta dua ringovojo. En somero li biciklas al la oficejo, dum en vintro li elektas preni aŭtobuson pro malvarmo, survojaj glacioj kaj neĝo. Jiang akiris ŝoforlicencon antaŭ kelkaj jaroj, kaj lia familio estas relative bonhava. Li tamen klare esprimis sian intencon ne aĉeti aŭton. Se li aĉetus aŭton, li devus registriĝi por lotado por ricevi la rajton aĉeti aŭton, kaj ankaŭ konsideri pri benzinprezo, parkado, "verda veturado" ktp; li ankaŭ maltrankviliĝas pri la nova pli severa trafik-regularo, kaj timas malobservi ĝin pro eventuala malatentemo.

 

    Parolante pri bicikla veturado, Jiang plendis: "La vojo por bicikloj fariĝis parko en iuj lokoj en Pekino. En tiaj lokoj mi devas bicikli sur trotuaro aŭ eĉ konkuri kun aŭtoj sur aŭtovojo."

 


Biciklo-luado
 

 

    La gvidopinio jam atentis la embarason de biciklantoj same kiel Jiang. Ĝi diras, ke la ĝenerala disvolviĝo celas "konstrui trafiko-sistemon kun aŭtobuso kiel la ĉefa veturilo per plifortigo de transporta kapablo, altigo de servo-nivelo, grandigo de konkureco de aŭtobuso kaj altiro de homoj al la publika transportado, kaj samtempe plibonigi kondiĉojn por piedirado kaj biciklado... plibonigi instalaĵojn de veturilo-ŝanĝaj stacioj, trotuaro, biciklovojo, publika parko kpt, kaj meti tiun celon en la planon de la urba konstruado."

 

    Se temas pri "verda veturado", nun Ĉinio komencis disvastigi la servon de biciklo-luado kaj privilegion de aŭtobusovojo, kio jam estas populara en Eŭropo. Ĝis la fino de la jaro 2012 troviĝis 14 mil publikaj bicikloj en Pekino, kaj 15 mil personoj havigis al si kartojn lui biciklojn, kaj luis ilin 700 mil fojojn. La gvidopinio difinas: "Oni devas doni prioritaton al pli multe da publikaj aŭtobusovojoj, pligrandigi sferojn de privilegiaj signoj, kaj fine formi reton de privilegiaj aŭtobusoj. Oni intense utiligu resurson de urbaj vojoj, kaj flughavenaj busoj, lernejobusoj, navedaj busoj de iuj oficejoj havu prioritaton de paso de publikaj aŭtobusoj."

 

    Unudirekta bileto de publika aŭtobuso en Pekino kostas unu juanon. Posedantoj de trafikkarto ĝuas 60% da rabato, kaj pagas nur 0.4 juanon por la sama veturado. La prezo estas tre malalta, ĉar la pekina magistrato donas politikon favoran al la publika transportado. La fakto pruvas, ke la ideo pri "ekonomia stimulo" estas ĝusta por disvolvi la publikan transportadon kaj efektivigi "verdan veturadon". En la jaro 2012 la kvanto de la veturantoj per publikaj transportiloj en Pekino atingis 44%, je 2% pli granda estas ol en la jaro 2011, kaj Pekino fariĝis la urbo, kie oni plej multe utiligas la publikan transportadon kompare kun aliaj ĉinaj urboj. Samtempe reduktiĝis la kvanto de la veturantoj per propraj aŭtoj en du sinsekvaj jaroj.

 


Ĉe la orienta tria ringovojo (fotita de Zhao Xi)
 

 

    En la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio oni unuafoje elmetis la grandan celon konstrui "belan Ĉinion". "Verda veturado" nepre konsistigas parton de tiu celo, kaj ĝi havas gravan signifon por antaŭenigi la konstruadon de sintezaj instalaĵoj de la urbo kaj perfektigi la medion por tiu-cela investado. Tiusence Pekino akiris certajn atingojn, tamen al ĝi restas longa vojo kompare kun Tokio, Parizo kaj Nov-Jorko. "Verda veturado" postulas persiston kaj klopodon de ĉiuj pekinanoj.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio