Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Yang Jiechi respondis demandojn de raportistoj en la gazetara konferenco de la 1-a Sesio de la 12-a TPK
2013-03-11


Yang Jiechi respondas demandon. 

 

    La 9-an de marto okazis la gazetara konferenco de la 1-a Sesio de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK), en kiu Yang Jiechi, ĉina ministro pri eksteraj aferoj, respondis demandojn de ĉinaj kaj alilandaj raportistoj pri la diplomatiaj politikoj de Ĉinio kaj ĝiaj rilatoj kun aliaj landoj.

 

    Respondante la demandon pri tio, kiel Ĉinio ŝanĝos sian diplomation vizaĝe al ŝanĝiĝo de sia internacia pozicio, Yang Jiechi diris, ke dum la pasintaj 5 jaroj Ĉinio firme konservis la suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn de sia lando, fortigis interŝanĝojn kaj kunlaborojn kun diversaj landoj de la mondo, antaŭenpuŝis reformadon de la tutgloba regada sistemo, akcelis publikan diplomation, kreis utilan internacian medion por reformado, disvolvado kaj stabileco de Ĉinio, kaj faris novan kontribuon por paco kaj disvolviĝo de la mondo. La raporto de la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio kaj paroloj de la centra gvidantaro kun Xi Jinping kiel estro pri diplomatio plene enkorpigis kombinon de heredigo kaj disvolvo de la diplomatiaj politikoj de Ĉinio. En la venontaj 5-10 jaroj la internacia situacio daŭre profunde kaj komplekse ŝanĝiĝos. Ĉinio devas ĝuste taksi la enhavon de la periodo de la grava strategia ŝanco de Ĉinio kaj ŝanĝiĝon de ties kondiĉoj, daŭre alte levi la standardon de paco, disvolviĝo, kunlaboro kaj komuna gajno, disvolvi la spiriton pri egaleco kaj reciproka fido, toleremo kaj reciproka apreco, kunlaboro kaj komuna gajno. Ĉinio devas serĉi ŝancojn en komplika situacio, konservi ŝancojn en riskoj kaj defioj, kaj krei ŝancojn en disvolvado.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio