Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Lin Yifu: en la jaro 2020 la pokapa enspezo de Ĉinio atingos 12 mil usonajn dolarojn
2013-03-11

de SUN XUEMEI

 


Lin Yifu intervjuata 

 

    Matene de la 4-a de marto, Lin Yifu, eksa vicprezidanto de la Monda Banko, diris en diskuto de grupo de senpartiaj personoj en la 1-a Sesio de la 12-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, ke dum la venontaj 20 jaroj la ĉina ekonomio ankoraŭ povos teni kreskon de 8% en ĉiu jaro kaj en la jaro 2020 la pokapa enspezo de Ĉinio atingos almenaŭ 12 mil usonajn dolarojn.

 

    Lin Yifu diris, ke solvante problemojn dum la procezo de reformado kaj pordomalfermo de Ĉinio oni ne povas simple kopii la teoriojn de la Okciento, kiuj ŝajne estas perfektaj; necesas profunde koni la realon de la ĉina ekonomio kaj fari praktikan analizon kaj starigi teorion laŭ la limigo de la ĉinaj objektivaj kondiĉoj kaj raciaj principoj. Ĉinio ja tiel faras esploron pri disvolviĝo kun sia trajto. De pli ol 30 jaroj, aplikante la politikan saĝon de praktikeco kaj realismo, la ĉina registaro diligente laboras kaj kreis la ekonomian miraklon de averaĝa kresko je 9.9% ĉiujare. Tio multe levis la internacian influon de la lando. La monda ekonomio suferis de granda bato dum la lastaj jaroj. En tiu fono pli kaj pli multiĝis komentoj pri la ĉina ekonomio kaj esploroj pri la ĉina vojo.

 

    Lin Yifu estas optimisma pri la estonteco de la ĉina ekonomio. Fininte laboron en la Monda Banko kaj reveninte al Ĉinio, Lin Yifu iam antaŭvidis, ke la kresko de la ĉina ekonomio tenos 8% dum la venontaj 20 jaroj. Pri tio multaj homoj esprimis sian dubon. Lin Yifu tamen opinias, ke la ĉina ekonomio havas grandan potencialan forton kaj antaŭvideblas, ke ĝi povos havi periodon de rapida disvolviĝo ankoraŭ por 20 jaroj. Se la potenciala forto estos bone ekspluatita, la pokapa malneta enlanda produkto en la jaro 2020 duobliĝos kompare kun tiu en la jaro 2010.

 

    Kompreneble oni devas pensi pri danĝeroj en tempoj de sekureco. Lin Yifu diris, ke oni nepre devas doni grandan atenton al koruptado dum la procezo de disvolviĝo, kaj politikaj decidantoj devas bone koni kaj konsideri ekzistantajn problemojn.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio