Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Wen Jiabao: Garantii kaj plibonigi la popolan vivon
2013-03-11


Wen Jiabao faras laborraporton de la registaro 

 

    La 5-an de marto la ĉina ĉefministro Wen Jiabao proponis, en la laborraporto de la registaro, al la nova registaro, ke oni devas ĉiuflanke altigi la materian kaj kulturan vivnivelon de la popolamaso kun garantio kaj plibonigo de la popola vivo kiel ĉefa laboro.

 

    Wen Jiabao montris, ke dum senĉesa klopodo, jam evidente altiĝis la kunordigeco inter la ekonomia disvolviĝo kaj la socia evoluo. Sed, en la nuna profunda ŝanĝiĝo de la socia strukturo, organiza formo kaj profita dispozicio de la socio, la sociaj kolizioj rimarkinde multiĝis. Oni nepre devas preni garantion kaj plibonigon de la popola vivo kiel la plej gravan laboron de la registaro kaj meti ĝin en la plej elstaran lokon, kaj plifortigi la socian konstruadon.

 

    Wen Jiabao donis la jenajn proponojn:

 

    1 Ĉiamaniere plimultigi laborpostenojn

 

    2 Perfektigi la socian garantian sistemon

 

    3 Profundigi la reformadon de la kuracaj, medicinaj kaj higienaj aferoj

 

    4 Laŭpaŝe plibonigi la loĝantaran politikon

 

    5 Fortigi la socian administradon

 

    6 Pliigi la reguligadon de dom- kaj tera merkato kaj konstruadon de garantiaj loĝdomoj

 

    7 Daŭre antaŭenpuŝi privilegian evoluadon de edukado

 

    8 Profunde reformi la sistemon pri scienco kaj tekniko

 

    9 Solide antaŭenpuŝi la kulturan disvolvadon

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio