Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Novtipa urbanizado ---- Strategia apogpunkto por la disvolviĝo de Ĉinio en estonteco
2013-03-08

de WANG YOUJIA

 

    "En urbanizado kaŝas sin la plej granda latenta forto por pliigo de enlandaj konsumoj", "iru la vojon de novtipa urbanizado ŝparema, inteligenta kaj malmultkarbona"... En la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la kunvenoj pri la ekonomia laboro kaj kamparaj aferoj de la Centra Komitato de KPĈ, la nove elektita gvidantaro kelkfoje substrekis la konstruadon de novtipa urbanizado kaj faris aranĝojn tiuflanke. Novtipa urbanizado fariĝos strategia apogpunkto por la disvolviĝo de Ĉinio en estonteco.

 


Huaxi-vilaĝo, novtipa urbeto en Jiangsu-provinco 


 

    Joseph E. Stiglitz, laŭreato de la Nobel-premio pri ekonomio, opinias, ke la urbanizado en Ĉinio kaj la alt-scienca tekniko de Usono estos du el la plej influaj aferoj por la homaro en la 21-a jarcento. Ĉinio estas la plej granda disvolviĝanta lando kun la plej granda loĝantaro en la mondo, kaj en la lando vivas pli ol 900 milionoj da kamparanoj. Do la solvado de problemoj pri agrikulturo, kamparo kaj kamparanoj rilatas al plibonigo de la viv-kvalito de la kvinono da loĝantaro de la terglobo. Tial ĝi estas unu el la fokusaj taskoj en la laboroj de la reganta partio de Ĉinio. La disvolva integriĝo de la urboj kaj de la kamparo estas fundamenta rimedo por solvi problemojn pri agrikulturo, kamparo kaj kamparanoj. Do estas necese kreive esplori novtipan disvolvan vojon por urbanizado.

 


Li Keqiang kaj la prezidanto de la Eǔropa Komisiono, la ekzekutiva organo de la Eǔropa Unio, kune subskribas "Komunan manifeston pri la urbanizaj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Eǔropa Unio".
 


 

    Multaj kleruloj atribuis al la nova orientado pri altigita urbanizado de la nova registaro la signifon de strategia rolo por grandigo de enlandaj konsumoj, kaj tio estas konsiderata kiel la grava orientado de la nova registaro. Li Keqiang, vicĉefministro de la ĉina Ŝtata Konsilantaro, plurfoje parolis pri la novtipa urbanizado, kaj vekis ardan diskutadon en la klerula rondo. Kun malapero de la dividendo el kelkaj flankoj estas necese por la ĉina ekonomio urĝe serĉi novajn kreskpunktojn. La multfoja mencio de gravuloj pri urbanizado estas konsiderata de nemalmultaj ekonomikistoj kiel la ĉefa atuto de la nova ŝtata gvidantaro.

 

    Fakte la esplorado de la centraj aŭtoritatoj pri urbanizado jam komenciĝis antaŭlonge, kaj la prova praktikado estis jam farita en limigita kampo. En sia artikolo aperigita en la 15-a numero de Serĉi Realon en 2009 Li Keqiang skribis: " Ni devas kunordige antaǔenpuŝi la novtipajn industriigon kaj urbanizadon por formiĝo de novaj kreskaj punktoj, zonoj kaj kampoj, kaj disvastigo de spaco por enlandaj konsumoj." Nuntempe urbanizado estas rigardata kiel unu el gravaj punktoj por realigi la transformadon de ekonomiaj disvolvmanieroj kaj por subteni la tutflankan konstruadon de bonhava socio.

 


Li Keqiang inspektas Guangdong-provincon pri urbaniza konstruado.
 


 

    En la pasinta jaro Li Keqing plurfoje diris, ke urbanizado estas la plej granda latenta forto por pliigi enlandajn konsumojn en Ĉinio, kaj du el liaj paroloj tiu-rilataj aperis en ĉinaj gravaj gazetoj. Februare de la pasinta jaro Serĉi Realon publikigis artikolon de Li Keqiang, en kiu li diris, ke Ĉinio eniris en la gravan strategian periodon, ankoraŭ disponante grandajn merkatan spacon kaj latentan forton en enlandaj konsumoj. Tio efike kaj konstante tiras la disvolviĝon de la lando. Inter tiuj la plej granda latenta forto sin trovas en urbanizado, kiu povas ne nur disvastigi investadon, sed ankaŭ eksciti konsumadon ludante gravan rolon en antaǔenpuŝado de enlandaj konsumoj, ĉar konsumaj bezonoj estas la finaj bezonoj. Oni devas teni investadon en konvena skalo kaj plibonigi politikojn kaj medion, precipe fortigi la konsuman kapablon de la loĝantoj por efike ellasi la latentan forton de konsumado. Sekve Li Keqiang diris en sia artikolo aperigita en Popola Tagĵurnalo, ke en estonteco urbanizado estos la enorma motoro de la ekonomia kresko en Ĉinio. Tio signifas, ke iasence urbanizado estis formale difinita kiel granda movforto de la ekonomia kresko por estonteco.

 

    Nuntempe Ĉinio ankoraǔ havas mankojn en sistemoj pri terposedo, loĝantara registreco, loĝdomoj, socia asekuro kaj similaj flankoj; pli kaj pli evidentiĝas la problemoj de struktura disdividiĝo de la urboj kaj la kamparo. Ekonomikistoj opinias, ke urbanizado havas intimajn rilatojn kun la loĝantaro, financo, loka ekonomio kaj kampara konstruado. Sub la temo de urbanizado ĉiuj elementoj konektiĝas kaj tio estas utila por antaǔenpuŝi tutflankajn reformadon kaj progreson de la lando; interalie necesas frue reformi sistemojn pri loĝantara registreco, terposedo, loĝdomoj kaj socia asekuro.

 

    Urbanizado ne estas nur surpapera plano. Ni devas konfesi, ke en la pasintaj kelkdek jaroj Ĉinio je peza kosto akcelis la procezon de urbanizado, kaj dume estiĝis multaj problemoj: rapida ekspansio de la urboj, deviga transloĝado de kamparanoj al etaĝdomoj, pligrandiĝo de la diferenco inter la urboj kaj la kamparo, intensiĝo de sociaj kontaǔdiroj, malboniĝo de la ekologia medio... Se oni ne povos bone solvi tiujn problemojn, la sana disvolviĝo de Ĉinio kaj la konstruado de bonhava socio estos negative influataj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio