Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina malneta enlanda produkto kreskis je 7.8% en 2012
2013-03-07


Xie Hongguang 
 

La malneta enlanda produkto de Ĉinio kreskis je 7.8% en 2012 

 

    La 22an de februaro la Ŝtata Buroo de Statistikoj de Ĉinio publikigis statistiko-bultenon pri la nacia ekonomio kaj socia disvolviĝo, kiu diras, ke laŭ provizora kalkulado la malneta enlanda produkto kalkuliĝis al 51932.2 miliardoj da juanoj, je 7.8% pli multe ol tiu en la pasinta jaro. Xie Hongguang, vicestro de la Ŝtata Buroo de Statistikoj de Ĉinio, rimarkigis, ke la ekonomia disvolviĝo estas ĝenerale stabila.

 

    Xi opiniis, ke laŭ la plej freŝaj donitaĵoj publikigitaj de la Internacia Mona Fondaĵo, en la jaro 2012, la monda ekonomio kreskis je 3.2%, kaj la kresko de la malneta enlanda produkto de Ĉinio malrapidiĝis plue, tamen ĝi restis pli rapida ol tiuj de aliaj ĉefaj landoj aŭ regionoj, kaj kreskis plue la ĉina kontribuo al la monda ekonomio.

 

    En la jaro 2012 la monda financa krizo eniris en la kvinan jaron, kaj la bazo por revigligi la mondan ekonomion estas ankoraŭ fragila, kaj la premo de malkresko de la ĉina ekonomio daŭre ekzistas. En la internacia komunumo oni ankoraŭ ne trovis efikan rimedon por solvi la eŭropan ŝuldkrizon, kaj lamis la movforto en plejparto de la landoj en eŭro-zono; la usona ekonomio havis tendencon pliboniĝi, kaj ĉefaj ekonomio-indicoj estas ĝenerale pli bonaj ol atendite, tamen senlaboreco ankoraŭ restas alta, kaj la movforto por revigligo plu ne sufiĉas; la japana ekonomio estis puŝita de la posttertrema konstruado kaj relative malalta negativa kreskado en la jaro 2011, sed aktuale kreskis nur je 1.9% kaj mankas al ĝi optimismo por la ekonomia perspektivo; ekonomia kreskado de emerĝantaj ekonomioj evidente estas pli malalta ol atendite. Kompare kun la relative rapida kreskado en la jaro 2011, la kreska movforto de emerĝantaj ekonomioj estis ĝenerale malforta. La internacia medio estis tiel kompleksa, sed Ĉinio efektivigis malrapidan kaj tamen stabilan kreskon de la nacia ekonomio kaj stabilan kaj eĉ progresantan disvolviĝon soci-ekonomian.

 

    Xie akcentis, ke en tri grandaj postuloj, t.e. investado, konsumado kaj eksportado, la fina konsumo en la jaro 2012 kontribuas 51.8% al la ekonomia kreskado, kapitalo-formiĝo kontribuas 50.4% al la ekonomia kreskado; la kontribuo de la fina konsumo al la ekonomia kreskado estas je 1.4% pli alta ol kapitalo-formiĝo, kaj la enlanda postulo ankoraŭ restas la ĉefa movforto de la ekonomia kreskado.

 

    Laŭ industria strukturo, la primara industrio okupis 10.1% de la malneta enlanda produkto, preskaŭ same kiel en la jaro 2011; la sekundara industrio 45.3%, je 1.3% malpli ol tiu en la antaŭa jaro; kaj la terciara industrio 44.6%, je 1.2% pli ol tiu en la antaŭa jaro, kaj oni povas vidi, ke evidente altiĝis la kontribuo de la servo-industrio al la ekonomia kreskado.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio