Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Regi polucion kaj atendi "belan Ĉinion"
2013-03-07

de DIAO HAIYANG

 


Nebula vetero en Pekino matene de la 24-a de februaro 2013 

 

    Dum kaj post la Printempa Festo ĉi-vintre multaj lokoj en Ĉinio estis ripete atakitaj de fumnebulo kaj la kvanto de PM2.5 (partikla materio en aero kies diametro estas malpli ol 2.5 mikronoj aŭ egalas 2.5 mikronojn) serioze superis la normon. Regado de media polucio fariĝis temo atentata de la publiko kaj fokuso zorgata de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso kaj de la 12-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.

 

    En la jaro 2005 Ĉinio unuafoje elmetis la koncepton "ekologia civilizacio". Poste en la Programo de la Dekdua Kvinjara Plano estis enskribita la nocio "resurso-ŝpara kaj medio-amika socio". En la raporto de la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio oni unuafoje enmetis la konstruadon de ekologia civilizacio kaj tiujn de ekonomio, politiko, kulturo kaj socio en la ĝeneralan dispozicion. Ĉio ĉi montras la firman decidon de la ĉinaj altranguloj por konstrui "belan Ĉinion", ne lasante ekonomion disvolviĝi je la kosto de la ekologia medio kaj la sano de la popolo.

 

    Estis lanĉitaj politikoj pri regado de la totala kvanto de ellasata poluciaĵo, praktikado de multŝtupa elektroprezo, rapidigo de altigo de bruloleo-kvalito kaj senĉesa rapidigo de paŝoj de mediprotektado. Tia-maniere Ĉinio turnas sian ŝlosilan punkton de polucioregado de ellasoredukto al plibonigo de la kvalito de la medio.

 

    Sed laŭ la nuna stato, la "antaŭeniranta Ĉinio" estas ankoraŭ relative malproksima de la bela deziro pri "bela Ĉinio". La esploro de la Ĉina Akademio de Sciencoj en januaro montris, ke la organika partikla materio kun nitrogeno, kiu estas unu el la ĉefaj konsistoj de "fotokemia fumo" estas ensorbita en la pulmon de homoj. La ĉina Ministerio pri Mediprotektado anoncis, ke dum la Printempa Festo la averaĝa supernomra proporcio de PM2.5 de la 74 monitoritaj urboj atingis 42.7% kaj el tio oni povas vidi, ke la aerkvalito en tiuj urboj estas maltrankviliga. La cifero reflektis malfortecon de la ekologia medio de Ĉinio kaj montris urĝecon de la laboro pri poluci-regado kaj mediprotektado.

 

    Xia Guang, direktoro de la Esplora Centro de Politikoj pri Medio kaj Ekonomio sub la Ministerio de Mediprotektado de Ĉinio, diris, ke por regi polucion oni devas preni sistemon de komuna preventado kaj komuna regado kun intima kunlaboro de multaj flankoj. Tio postulas, ke unue, la altrangaj instancoj de Ĉinio kaptu la bonan ŝancon de reformado kaj bone faru projekton; due, oni klarigu la rilatojn de rajtoj kaj respondecoj inter ministerioj kaj komisionoj, centraj aŭtoritatoj kaj lokaj organizoj, registaroj kaj entreprenoj, kaj realigu respondecan sistemon; trie, oni levu la tutsocian konscion pri mediprotektado, ŝanĝu produkt- kaj vivmanierojn kaj perfektigu superrigardan sistemon.

 

    Reformado estas la plej grandaj interesoj de Ĉinio kaj profundigo de reformado en mediprotekta kampo estas efika movforto por konstrui ekologian civilizacion. Li Keqiang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, emfazis, ke energi-ŝparado kaj mediprotektado rilatas al ŝanĝo de ideoj kaj kunordigon de interesoj, oni devas disvolvi la rolon de sistemoj kiel motoron.

 

    La radoj de la historio ne permesas, ke Ĉinio daŭre iros laŭ la malnova vojo "unue permesi polucion kaj poste ĝin regi". Retrorigardante la historion de la homaro oni rimarkas, ke kiam la homaro blinde ĉasis la totalan enlandan produkton, la venĝo de la naturo silente aperas. Britio, Germanio, Usono kaj ĉiuj aliaj industriaj landoj senescepte pagis grandan koston dum sia disvolviĝo.

 

    30 jarojn post la praktikado de la politiko pri reformado kaj pordomalfermo la ekonomia sumo de Ĉinio troviĝas en la dua loko de la mondo kaj la lando fariĝis unu el la motoroj por kreskigi la mondan ekonomion. Tamen kun tiu atingo faras frapantan kontraston jenaj faktoj: la fumnebula vetero en Ĉinio timigas homojn; ĉina energio-konsumo por 10 mil juanoj da totala enlanda produkto estas duoblo de la averaĝa nivelo de la mondo; ĉinaj grundo, akvofontoj kaj mara medio suferas seriozan minacon. Pro tio Li Keqiang postulas, ke oni ne havu novan ŝuldon al la medio kaj multe pagu malnovajn ŝuldojn.

 

    "Bela Ĉinio" koncernas ne nur la vivon kaj sanon de la nunaj ĉinoj, sed ankaŭ longdaŭran disvolviĝon de la estontaj generacioj. Tamen la realo estas, ke la media polucio jam fariĝis unu el la faktoroj, kiuj minacas limigi laŭplanan realigon de la ĉiuflanka konstruado de bonhava socio. Tial la tasko estas tre peza.

 

    Xia Guang diris: "Kompare kun la 30-jara prosperiĝo de la ekonomio, estas pli malfacile teni daŭrigeblan disvolviĝon de la ekologia medio en la estontaj 50 kaj 100 jaroj." Ĝojige estas, ke la celo konstrui "belan Ĉinion" jam estis starigita, kaj oni vidos agojn por ĝin realigi.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio