Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Yao Ming: Mia "ĉina revo"
2013-03-07


Yao Ming en la inaŭguro de la 1-a Sesio de la 12-a ĈPPIK 

 

    "Kiam ni pensas pri la 'ĉina revo', ni certe ligas ĝin kun nia propra kariero. Mia 'ĉina revo' estas revenigi sporton al eduko por ke ĝi ludu la rolon fortigi la korpon kaj malkovri saĝon de homoj." Tion diris Yao Ming, renoma basketbalisto kaj nove elektita ĈPPIK-membro, kiam oni intervjuis lin.

 

    "Ni devas ŝanĝi la antaŭan koncepton, ke sporto estas nur por 'gajni honoron al la lando aŭ hejmloko', kaj fari ĝin grava parto de la edukado," diris Li Ning. "La fina celo de sporto estas kiel tiu de eduko: altigi la inteligentecon de homoj."

 

    Li montris sian zorgon pri la manko de normala sport-ekzercado de element- kaj mez-lernejanoj en la intervjuo: "Tiuj geknaboj timas longdistancan kuradon kaj aliajn intensajn ludojn, sed, ju pli ili timas kaj evitas, des pli malfortiĝas iliaj korpoj."

 

    Yao Ming opinias, ke oni devas kunligi la lernejan sporton kun la profesia, fini la nunan apartecon inter la du sportformoj kiuj apartenas al malsamaj departementoj, kaj unue disvolvi la sportan kulturon. "La lernejo estas loko plej facile naski ian kulturon. Nun, en la eduka kampo oni prizorgas poentojn, kaj en la sporta kampo oni prizorgas rezultojn, la du kampoj estas paralelaj. Do realiĝo de la interŝanĝo de la du kampoj estas la unua paŝo por ilia unuiĝo."

 

    Yao Ming emfazis, ke estas ankoraŭ alia grava kialo por revenigi la sporton al eduko: En la nuna sistemo de sporta eduko kaj trejnado, nur malmultegaj sportistoj povas atingi la "pinton de la piramido", kaj multaj eksiĝintaj sportistoj ne havas necesan kapablon por vivteni sin en la socio kaj bezonas reedukon kaj laborserĉadon.

 

    La unua propono de Yao Ming, kiel nove elektita ĈPPIK-membro, estas multe atentata. Yao Ming diris, ke lia propono tuŝas administrajn aferojn de la basketbala konkurso, kiujn li bone konas. Ni atendas legi lian proponon por scii la konkretan enhavon.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio