Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis la 1-a gazetara konferenco de la 1-a Sesio de la 12-a TPK
2013-03-07


Zhang Ping respondas demandon. 
 

Demandas raportisto el la Ekonomia Ĵurnalo de Taiwan. 

 

    Je la 10-a horo de la 6-a de marto en la Informa Centro de la 1-a Sesio de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) okazis la gazetara konferenco, en kiu Zhang Ping, direktoro de la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado de Ĉinio, respondis demandojn de ĉinaj kaj fremdlandaj raportistoj pri disvolviĝo de ekonomio kaj socio kaj makrospoka reguligado.

 

    Zhang Ping unue koncize konigis al la raportistoj atingojn de Ĉinio en disvolviĝo de ekonomio kaj socio en la pasintaj 5 jaroj kaj defiojn alfrontatajn de ĝi en makrospoka reguligado en la estonteco. Zhang Ping diris, ke en la pasintaj 5 jaroj Ĉinio suriris sur tri grandajn ŝtupojn: en la jaro 2008 la ekonomia skalo de Ĉinio superis 30 mil miliardojn da juanoj, en la jaro 2011 ĝi superis 40 mil miliardojn kaj en la jaro 2012 --50 mil miliardojn.

 

    Zhang Ping diris, ke konsiderante el la makrospoka vidpunkto, ankoraŭ estas elstara la problemo de neekvilibreco, nekunordigo kaj nedaŭrigebleco de la ekonomia disvolviĝo. Tio bezonas, ke Ĉinio faros pluan penadon, praktike sekvos la politikojn proponitajn en la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio kaj faros firman bazon por ĉiuflanke konstrui la bonhavan socion.

 

    En la konferenco Zhang Ping respondis demandojn de raportistoj pri "kia estos la tendenco de la kreska rapideco de la ĉina ekonomio en la estonteco", "kiujn gravajn politikojn pri reformado Ĉinio ellaboros", "kiel grandigi enlandan konsumon", "kiujn problemojn la urbanizo alfrontas", "kiel malgrandigi diferencojn inter urboj kaj vilaĝoj" ktp.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio